Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto Aranĝoj Turisma servo
Language/Lingvo
Serĉo
Aranĝoj
Kongresoj
Konferencoj
Seminarioj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Korbo

Kalendaro de Esperanto-aranĝoj 2006

Kalendaro de Esperanto-aranĝoj 2006 (en Ĉeĥio)

Vi povas trovi informojn ankaŭ sur la Interretaj paĝoj: www.esperanto.cz

2006-04-08 Sabla Printempo en Písek, renkontiĝo aranĝita de la loka E-klubo "La Ponto".
Informoj: pavladvorakova@tiscali.cz, aŭ: s-ino Pavla Dvořáková, Gregorova 2563, CZ 397 01 PÍSEK.
2006-04-18/23
2006-10-16/22
Semajna Lingva Seminario en Skokovy,
tradicia aranĝo de Asocio de Esperantistoj-Handikapitoj, okazos printempe de la 18-a ĝis la 23-a de aprilo 2006 kaj aŭtune de la 16-a ĝis la 22-a de oktobro 2006 en la pensiono Espero en la vilaĝeto Skokovy (nord-orienta Bohemio). Pli da informoj sur: www.mlboleslav.cz/esperanto, aŭ: s-ino Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, CZ 293 01 MLADÁ BOLESLAV.
2006-04-21/23
Adonido (Hlaváček) en Ratíškovice - Vracov. Renkontiĝo de amantoj de la naturo kaj bongusta vino.
Inf.: melicharkova@quick.cz, aŭ: s-ino Jana Melichárková, Polní 938, CZ 696 02 RATÍŠKOVICE.
2006-06-18 Tradicia renkontiĝo de esperantistoj el Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio sur la pinto de Czantoria.
Informoj: suchanekj@seznam.cz, aŭ: s-ro Jaroslav Suchánek, Průkopnická 10, CZ 700 30 OSTRAVA - Zábřeh.
2006-07-01/07 Ekoturisma Seminario (EKOTUR)
okazos en la urbeto Dobřichovice (apud Prago) kaj ties ĉirkaŭaĵo. La seminario invitas ekoturistojn - kaj biciklistojn kaj piedirantojn. Ili iom konatiĝos kun la montetaro ĉirkaŭ Dobřichovice, kun Bohemia Karsto kaj dum unu tago ili vizitos ankaŭ Pragon. Informoj: www.kava-pech.cz/ekotur, aŭ: KAVA-PECH, Anglická 878, CZ 252 29 DOBŘICHOVICE.
2006-07-08/15 La 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
okazos en la grava pilgrimloko Velehrad (suda Moravio).
Informoj: www.ikue.org aŭ: s-ro Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ 751 27 PENČICE.
2006-07-2/15
2006-07-16/29
2006-07/30-08/12
Somera Esperanto-Tendaro (SET) en Lančov
estos organizata en tri etapoj: la 1-a de la 2-a ĝis la 15-a de julio 2006, la 2-a de la 16-a ĝis la 29-a de julio 2006 kaj la 3-a de la 30-a de julio ĝis la 12-a de aŭgusto 2006. En ĉiu etapo okazos ankaŭ kurso de Esperanto.
Informoj: podhradska@volny.cz, aŭ: s-ro Pavel Sittauer, Hartmannova 1128, CZ 674 01 TŘEBÍČ.
2006-07-15/29 La 28-a Renkontiĝo de Esperantaj Familioj (REF)
okazos en Pilský Mlýn. Eblas aliĝi nur por unu semajno.
Informoj: pavladvorakova@tiscali.cz, aŭ: s-ino Pavla Dvořáková, Gregorova 2563, CZ 397 01 PÍSEK.
2006-08-11/13 Renkontiĝo de ekstendaranoj (de SET)
okazos en SET Lančov.
Informoj: podhradska@volny.cz, aŭ : s-ro Pavel Sittauer, Hartmannova 1128, CZ 674 01 TŘEBÍČ.
2006-08-12/19 La 56-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)
okazos en la vilaĝo Strážné (la montaro Karkonoŝo, nord-orienta Bohemio).
Informoj: cea.polnicky@quick.cz, aŭ: s-ro Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ 290 01 PODĚBRADY.
2006-09-22/24 La 11-a Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
okazos en la sudbohemia urbo České Budějovice.
Informoj: cea.polnicky@quick.cz , aŭ: s-ro Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ 290 01 PODĚBRADY.
2006-10-02/08 Internacia Paroliga Semajno (InPaSem) 2006
okazos en la urbeto Dobřichovice, en la pensiono Sokol.
Informoj kaj aliĝiloj: www.kava-pech.cz/inpasem, aŭ: KAVA-PECH, Anglická 878, CZ 252 29 DOBŘICHOVICE.
Fine de InPaSem 2006 okazos 2 paralelaj sendependaj okazaĵoj: Ekzamenoj de ILEI/UEA
kaj Ekumena Diservo en Esperanto.
2006-11-10/12 Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2006
okazos en la urbeto Dobřichovice, en la pensiono Sokol.
La temo A (ĉefa) estas: Lingvo kaj Interreto, la temo B: Studoj el diversaj fakoj.
Informoj: www.kava-pech.cz/kaest, aŭ: KAVA-PECH, Anglická 878, CZ 252 29 DOBŘICHOVICE.
2006-12-08/10 La 18-a Kultura Festivalo en Ústí nad Labem.
Informoj: www.esperanto.cz, m.smycka@seznam.cz, aŭ s-ro Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, CZ 370 11 ČESKÉ BUDĚJOVICE

Ĉu vi ne trovis ĉi tie vian aranĝon kaj volas ke ĝi estu konata?
Bv. sendi la bazajn indikojn (dato, nomo de la aranĝo, loko, retadreso kie eblas ricevi pliajn informojn) al info@kava-pech.cz.
 
 

Interesaĵoj
Kalendaro de Esperanto-aranĝoj 2006
Turisma servo
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj