Kalendaro de Esperanto-aranĝoj 2008
Kalendaro de Esperanto-aranĝoj 2008 (en Ĉeĥio)
Vi povas trovi informojn ankaŭ
sur la Interretaj paĝoj: www.esperanto.cz
| 2008-04-04/06 |
La III-a sabla printempo en Písek okaze de la 100jariĝo
de la E-klubo. Turisma, kultura kaj faka programo (daŭrigo de la seminario
„Esperanto en la reto“).
Kontakto: Pavla Dvořáková
|
| 2008-04-11/13 |
Adonido, renkontiĝo de natur- kaj vin-amantoj en Vracov
+ Ratíškovice.
Kontakto: Jana Melichárková |
| 2008-04-14/21 |
Printempa E-seminario organizata de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj
okazos en Skokovy (Ĉeĥa Paradizo).
Kontakto: Pavel Nechvíle |
| 2008-05-31 |
Infana tago en Svitavy. Kontakto: Libuše
Dvořáková |
| 2008-06-07 |
Esperanto-renkontiĝo de natur- kaj danc-amantoj en Česká
Třebová. Kontakto: Zdenka Novotná |
| 2008-06-15 |
Trilanda (CZ, PL, SK) renkontiĝo sur la pinto Ĉantorio.
Kontakto: Jaroslav Suchánek |
| 2008-06-19/22 |
La 7-a Turisma Renkontiĝo en Plasy (TREP),
proksime de Plzeň. Kontakto: Václav
Kaprál |
2008-06-29/07-12,
2008-07-13/26,
2008-07-27/08-09 |
Somera Esperanto-Tendaro en Lančov. La Esperanto-aranĝo
kun la plej longa tradicio en Ĉeĥio. Ĉiutaga antaŭtagmeza laŭelekta instruado
de lingvo (ĉiam ankaŭ Esperanto elekteblas).
Kontakto: Věra Podhradská |
| 2008-07/28-08/04 |
Kristana Kongreso (la 58-a kongreso de KELI) en la hotelo
ESPERANTO en Pribylina, Slovakio. Dua favora aliĝperiodo daŭras ĝis la fino
de marto. Pliaj informoj kaj aliĝiloj: Pavel
Polnický |
| 2008-08-23/30 |
Ekoturisma Renkontiĝo (EKOTUR) en Karlštejn. Tradicia
ekoturisma renkontiĝo por biciklantoj kaj piedturistoj.
Kontaktadresoj: http://www.kava-pech.cz/ekotur,
info@kava-pech.cz |
| 2008-09-20/21 |
Solena inaŭguro de daŭra Esperanto-ekspozicio ĉe urba muzeo
en Svitavy. Kontakto: Libuše Dvořáková |
| 2008-10-03/05 |
La 12-a Kongreso de Ĉeha Esperanto-Asocio kun elekto
de novaj komitatanoj de ĈEA en Přerov.
Kontakto: Jiří Tomeček |
| 2008-10-06/12 |
InPaSem 2007 (Internacia Paroliga Semajno) en Dobřichovice,
en la bela valo ĉirkaŭ la rivero Berounka.
Kontaktadresoj: http://www.kava-pech.cz/inpasem,
info@kava-pech.cz |
| 2008-11-07/09 |
Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST)
2008 , en la pensiono Sokol.
Kontaktadresoj: http://www.kava-pech.cz/kaest,
info@kava-pech.cz |
| 2008-11-28/30 |
IKF (Internacia Kultura Festivalo) en Ústí nad Labem.
Kontaktadresoj: Miroslav Smyčka |
Ĉu vi ne trovis ĉi tie vian aranĝon kaj volas ke ĝi estu konata?
Bv. sendi la bazajn indikojn (dato, nomo de la aranĝo, loko, retadreso kie eblas
ricevi pliajn informojn) al info@kava-pech.cz.
|