Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto Aranĝoj Turisma servo Projektoj de EU
Language/Lingvo
Serĉo
Aranĝoj
Kongresoj
Konferencoj
Seminarioj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Aĉetkorbo

Ni eldonis 2005

Petr Chrdle (red.):
INTIMAJ TEMOJ EN LA ESPERANTO BELETRO

Prelegkolekto de la kontribuoj prezentitaj dum la samtema Internacia Esperanto-konferenco aranĝita de OSIEK en 2003 en Prago. Aŭtoroj: Berveling, Butan, Declerck, De Zilah, Kočvara, Malovec, Tortel, Urbanová.

Puramo Chong:
CELOSTNÍ MEDICÍNA A SAAMOVA AKUPUNKTURA

Enkonduko en la problemaron de la specifa korea medicino kaj akupunkturo fare de profesoro de orienta medicino, kiu ne nur instruas, sed havas grandajn praktikaj spertoj el la multjara gvido de privata orientmedicina kliniko. El Esperanto en la ĉeĥa lingvo tradukis Z. Pluhař.

Leif Nordenstorm:
ARNE, LA ĈEFIDO

Alloga aventura evento okazinta en la 9-a jarcento en malgranda ĉemara vilaĝo en Svedio. La rakonto pri kelkaj amikoj el la vikinga tempo celas junajn legantojn kaj ĉiujn ŝatantojn de suspenso.

Zdeněk Pluhař (red.):
FAKE PRI ESPERANTO KAJ ESPERANTE PRI SCIENCOJ

Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco „Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST) aranĝita 2004 en Dobřichovice. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj.

Roman Dobrzyński:
ZAMENHOFOVA ULICE

Chava Pressburger:
TAGLIBRO DE MIA FRATO
Esperanta traduko de la taglibro de Petr Ginz, knabo devenanta el la praga judĉeĥa esperantista familio. La libro priskribas travivaĵojn de la knabo, kiu estis deportita dum la 2-a mondmilito al la koncentrejo Terezín kaj poste, en la jaro 1944, envicigita en la transporton al Aŭŝvico. En la laste nomita koncentrejo li estis murdita kiel deksesjara knabo. La libro estas pruvo ne nur pri lia granda talento, sed ankaŭ pri lia aktiva esperantisteco.
El la ĉeĥa tradukis Vlastimil Novobilský kaj Věra Novobilská.

Christer Kiselman (red.):
SYMPOSIUM ON COMMUNICATION ACROSS CULTURAL BOUNDARIES / SYMPOZIO PRI INTERKULTURA KOMUNIKADO
La tekstoj de ĉi tiu volumo estas rezulto de la Simpozio pri interkultura komunikado, kiun organizis la Akademio de Esperanto kunlabore kun profesoroj Sture Allén kaj Sven-Göran Malmgren.

Christer Kiselman (red.)
ESPERANTOLOGIO, n-ro 3 / ESPERANTO STUDIES No 3 / EES 3
La tria numero de periodaĵo por esperantologoj. En la papera versio ĝin publikigas la eldonejo KAVA-PECH Dobřichovice kaj en la elektronika versio Upsala Universitato. Ĝi enhavas tri originalajn studojn kaj unu recenzon. El la studoj du estas en Esperanto kaj unu en la germana, la recenzo estas en Esperanto.

Karel Kraft:
HEROO DE AMO. Vivo de Přemysl Pitter

Biografio de homo, kiu dediĉis sian vivon al la laboro por infanoj kaj gejunuloj el la malriĉa socia tavolo. Tuj post la 2-a mondmilito li kuraĝis kontraŭstari la maljustaĵojn kiuj tuŝis la germanajn kaj judajn infanojn. Post la bolŝevisma puĉo li devis forlasi sian patrujon kaj li tiam ĝis la fino de sia vivo helpadis al fuĝintoj el la sovetia bloko.

 

Interesaĵoj
Turisma servo
Poligrafiaj servoj
Kondiĉoj de perpoŝta vendado
Ni eldonis 2006
Ni eldonis 2005
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj