Ni eldonis 2006
Marie Uhrová, Michal Voldán: POHÁDKY S MÁKEM
Jana Melichárková:
ESPERANTO POR INFANOJ / ESPERANTO PRO DĚTI 2
La dua baza lernolibro de Esperanto por infanoj, kie la teksto estas
akompanata de abundaj ilustraĵoj de Miroslava Tomečková. La lernolibro direktita
al ĉeĥlingvaj infanoj, tamen facile adaptebla ankaŭ por aliaj lingvoj, ĉar krom
dulingva vortareto komence de ĉiu leciono ĝi estas skribita nur Esperante.
Petr Chrdle, Stanislava Chrdlová:
ESPERANTEM ZA TŘI MĚSÍCE
Lernolibro de Esperanto por Ĉeĥoj kun enmetitaj 20 konversaciaj lecionoj kaj
legolibro. La tria eldono.
Petra Klabouchová:
POSLEDNÍ KUBÁNSKÉ POMERANČE
Yvette Parès:
LA AFRIKA MEDICINO, MIRIGE EFIKA
La libro estas aŭtobiografio de la franca kuracistino kaj sciencistino, kiu
preskaŭ la tutan sian vivon dediĉis al la esploro kaj kuracado de lepro kaj
aliaj malsanoj, kiuj estas plago en multaj afrikaj landoj. Ŝi konstatis, ke
la okcidenta medicino ne estas ĉiam plene sukcesa ĉi-direkte kaj pro tio ŝi
studis kaj profunde konatiĝis kun la afrika medicino helpe de altreputaciaj
popolaj terapiistoj. Sur sia vojo ŝi devis venki multaj obstaklojn kaj miskomprenojn,
tamen ŝi sukcesis fondi faman malsanulejon, kiu donas esperon kaj resanigon
al multaj suferantoj. El la franca tradukis Jacques Roux.
BIBLIO
La unua eldono de la noveditorita Biblio fare de la Ekumena komisiono de IKUE
kaj KELI sub la gvido de B. Eichkorn kaj A. Kronenberger omaĝe al la multjara
prezidanto de la Ekumena Komisiono
Adolf Burkhardt. Ĝi aperis kiel eksterordinara eldono de la serio Oriento-Okcidento
sub aŭspicioj de UEA. La Biblio enhavas La Malnovan Testamenton en traduko de
L. L. Zamenhof kun la Duakanonaj Libroj en la traduko de G. Berveling kaj La
Novan Testamenton en traduko de la Brita Komitato (J. C. Rust, B. J. Beveridge
kaj C. G.
Wilkinson). La Biblio estas presita sur fajna biblia papero kaj solide bindita.
ZÁKLADNÍ UČENÍ VONBULIZMU (korea-ĉeĥa)
|