KAEST 2000
Prelegoj
Resumoj al la prelegokolekto
KAEST 2000, Prago [CZ] 2000-11-10/12
Sekcio A: EKONOMIO SOJLE AL LA TRIA JARMILO
Bo SANDELIN (SE): La fondado de ekonomiko. Adam Smith kaj la klasika
skolo
Adam Smith (1723-1790) estas ofte konsiderata kiel "patro de ekonomiko".
En sia ĉefverko Smith analizas i. a. la ecojn de la homo, la dividon de la laboro,
la naturan liberecon, la taskojn de la ŝtato kaj la formadon de prezoj. La klasika
epoko daŭris proksimume unu jarcenton, sed pluraj ideoj ankoraŭ vivas.
Alain FAGOT (NL) - Gérard CLAËS (FR): Projektoj financataj de Eŭropa
Unio
Post multjara sperto pri financigo de la projektoj fare de Eŭropa Unio, la entrepreno
A6 proponas al la esperantlingvaj partneroj metodon kaj kunlaborpretecon por
prezenti financotajn projektojn. Necesas elekti sinsekve: eŭropunian temon,
universitatojn (Amsterdam, Budapest, Limoges) kaj kompaniojn. Ekzempla projekto
koncernus estigon de la tradukhelpa programaro por komercaj tttejoj, celante
la surmarketigon de la rilatantaj servoj.
Josef MENDL (CZ): Kiel ekkompreni duoblan librotenadon
Priskribo kaj klarigo de la principoj de duobla librotenado kun ekzemploj de
la kontado: 1. Inventarado kaj bilanco-komenco de librotenado. 2. Ŝanĝoj en
bilanco, de bilanco al bilanco. 3. Disiro de bilanco en kontoj. 4. Ŝanĝoj en
propra kapitalo. 5. Kontado, kontaj dokumentoj, kontlibroj.
Rainer KURZ (DE): Profesia organizo de Esperanto-organizaĵoj - ĉu tio
estas vizio?
La aŭtoro estas prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio kaj profesia firmaokonsilisto.
Li komparas la labormetodojn de la plej efikaj profesiaj firmaoj kun tiuj de
la Esperanto-organizaĵoj. Granda diferenco estas ke profesiaj firmaoj havas
pagitajn dungistojn. Tiel la firmaogvidistoj povas elekti la plej taŭgajn personojn
kaj povas efike stiri ilin por ellabori la plej gravajn taskojn.
Lucie KAREŠOVÁ (CZ): Ekonomia subteno de la bezonoj de handikapitaj
homoj en la ĉeĥa socio
Fine de la 20-a jarcento venis homaro al la tezo, ke homoj handikapitaj rajtas
je la samkvalita vivo kiel iliaj najbaroj. Por atingi kiel eble plej altan memstarecon,
edukon, propran loĝadon kun specialaj servoj, taŭgan laborpostenon, sanzorgajn
servojn ktp. bezonatas ekonomiaj rimedoj. Kiel plenumas la moralan devon de
la helpo kaj subteno la ĉeĥa socio, ties leĝaro kaj unuopaj civitanoj, kaj kiuj
ŝanĝoj estas pridiskutataj videblas el la prelego kunliganta la ekonomiajn postulojn
kaj la humanajn alirojn sur la kampo de sociaj servoj.
Eva POLÁKOVÁ (SK): Ekonomiaj aspektoj de la solvo de la cigana problemaro
Pozitiva solvo de la cigana problemaro, kiu estas egale aktuala en la tuta Eŭropo,
dependas ne nur de la soci-politikaj kondiĉoj sed ankaŭ de la ekonomiaj kondiĉoj
de unuopaj ŝtatoj. La prelego skizas eblecojn de la efektiva uzo de komunaj
financaj fontoj de EU kaj de kunigitaj rimedoj de diversaj ŝtatoj kaj privataj
organizaĵoj en unuopaj landoj.
Jiří PATERA (CZ): La nomoj kaj simboloj de diverslandaj valutoj
Esperanto, samkiel aliaj lingvoj, utiligas diversajn internacie interkonsentitajn
mallongigojn, simbolojn aŭ kodojn, por signi matematikajn, fizikajn, kemiajn
kaj aliajn aferojn, samkiel landojn kaj iliajn valutojn. La prezentita alfabeta
listo de diverslandaj valutoj kaj ties internaciaj kodoj montras, ke la Esperanta
vortprovizo estas parte ankaŭ ekstereŭropa.
Sekcio B: TERMINOLOGIAJ PROBLEMOJ DE FAKAJ APLIKOJ DE ESPRANTO
Jan WERNER (CZ): Terminiga procedo en Esperanto
La faka stilo en ĉiu moderna lingvo, des pli en sistemo planlingva, bezonas
signifoportajn elementojn - vortojn - klare difinitajn. Per la atributo "plana"estas
provizata ankaŭ Esperanto, sed ĝia faka leksiko ne montras la bezonatan kvaliton.
La aŭtoro tion demonstras helpe de la vortoj "truso" kaj "latiso",
kiuj provizore ne povas esti konsiderataj kiel terminoj. Ilia analizo, sistemigo
kaj difino estas vojo al terminigo. Estas necese, ke esperantistaj fakuloj iom
post iom la gravan mankon forigadu.
Heinz HOFFMANN (DE): Ebloj de la planlingvo koncerne interlingvajn
nociodiferencojn ĉe fervojfakaj terminoj
Pro diversa nacia disdivido de realo en unuopaj lingvoj, multaj tradukaj terminaroj
pretekstas nocian konformecon malgraŭ nociaj diferencoj. Planlingvo avantaĝas
por la urĝe necesa internacia harmoniigo de nocioj. Por kelkaj nocioj el la
fervoja faklingvo, kiu ĉefe unuigas ĝenerallingvajn, teknikajn kaj jurajn enhavojn,
estas prezentataj etnolingvaj komparoj kaj planlingvaj solvoj.
Rüdiger SACHS (DE): Verki fakan kompendion
Ne nur la manko de sufiĉe granda vendomerkato por internacilingva fakliteraturaĵo
sed precipe la necerteco pri terminologiaj demandoj kaŭzas, ke aŭtoroj sciencistoj
rezignas publikigi multkostan faklibron. Estas prezentata kompendioforma tekstaĵo
pri parazitologio por: a) faka prijuĝo de samfakuloj¸ b) lingva kontrolo de
terminologoj, c) instigi aliajn sciencistojn verki proprafakan kompendion uzeblan
por instruado.
Detlev BLANKE (DE): La lingvo-nomo Esperanto en metafora uzo
La lingvonomo en difinitaj kuntekstoj ofte aperas metafore. Surbaze de materialo
el germanaj gazetoj konstateblas kelkaj ĉefaj signifokampoj:
1. Laŭ funkcio (pozitiva/negativa)
2. Laŭ ecoj (simpla, artefarita, miksa, primitiva, senkaraktera/nuanco-niveliga)
3. Metafora parta prunto: Eŭropanto, Emigranto, Jazzperanto …
Eblas konkludi por esperantologiaj kaj informpolitikaj aktivecoj.
Josef KAVKA (CZ): Morfologio de fungoj
Tiu ĉi terminareto en la lingvoj Esperanto, latina, ĉeĥa, germana, hispana kaj
franca registras precipe la esprimojn de scienca mikologio, nur escepte ankaŭ
kelkon da laikaj, kiuj koncernas kolektadon de fungoj manĝeblaj.
Vlastimil KOČVARA (CZ): Ĉu progresigi la fakan lingvon en la fakoj
kiuj plu ne evoluas?
En etnaj lingvoj kreiĝas novaj terminoj samtempe kun la apero de novaj fenomenoj,
kiujn la koncerna lingvokomunumo akceptas. En la internacia lingvo kreiĝas novaj
terminoj nur en kazo, se pri novaj terminoj interesiĝas koncernaj fakuloj uzantaj
la internacian lingvon. Tial la evoluo de faka lingvaĵo tie postrestas evoluon
teknikan. Kiomgrade valoras investi forton por progresigo de lingvaĵo en fako
kiu trapasis jam sian zeniton la aŭtoro analizas el la vidpunkto de minindustrio
en kiu li multajn jarojn laboris.
Ottó HASZPRA (HU): Alternativaj alfabetoj por Esperanto kun historia
trarigardo
Tuj post la apero de Esperanto Zamenhof trudiĝis haste solvi la presproblemon
kaŭzitan de la ĉapelitaj literoj. Pro lia malperfekta hoa alfabeto, aŭ por atingi
pli internacian karakteron de Esperanto, ĝis hodiaŭ, gazetare kaj konference,
aperis minimume okdek projektoj. La aŭtoro prezentas ilian kritikan trarigardon
kun la aktualaj konkludoj.
Miroslav MALOVEC (CZ): Esperanto en la diĝita epoko
Interreto kaj CD baldaŭ kreos diĝitan varianton de preskaŭ la tuta monda kulturo
en diversaj lingvoj, estiĝos kvazaŭ nova kultura kontinento. Por ke la virtuala
Esperantujo en ĝi ne perdiĝu, sed ludu gravan rolon, necesas tri paŝoj: elektronikigi
la ĝisnunan E-literaturon, ellabori grandajn E-vortarojn en multaj naciaj lingvoj
kaj sisteme prilabori E-lingvan enciklopedion pri ĉiuj eblaj scioj.
Wim M. A. DE SMET (BE): Nova Biologia Nomenklaturo
La nomado de bestoj kaj plantoj en Esperanto estas ĝena afero, ĉar tro da amatorismo
estas parte fuŝinta ĝin. La tradiciaj biologiaj nomenklaturoj certe ne servu
kiel inspirfontoj, ĉar ili enhavas tro da malkonvenaĵoj. Por veraj sciencaj
celoj servu Nova Biologia Nomenklaturo, por ĝenerala uzo servu facilaj nomoj.
Lars SÖZÜER (DE): Astronomia terminaro
Astronomia Terminaro estas projekto de Astronomia Esperanto-Klubo.
En ĝi kunlaboras internacia teamo pere de interreto. Uzatas modernaj iloj el
la projekto VoKo. La projekto troviĝas en la fazo de materialkolekto. Ni strebas
apliki terminologiajn principojn por atingi bonan kvaliton de la verko.
Sekcio C: APLIKOJ DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEKNIKO (ĜENERALE)
Peter HAUSER (DE): Bazoj kaj mezuraj procedoj de la prilaborado per
varmo
La prelego montras teoriajn bazojn de la prilaborado per varmo de feraj materialoj
kaj profundigas ilin per la traktado de la koncernaj mezuraj procedoj. Ĝi kontribuu
al la kompreno de la koneksoj kaj tiamaniere al sukcesa terminologia laboro.
Margarete BETTMANN (DE): Ŝanco per la tempotrako
Temas pri novtipa ekkono kiel helpi la kunulon, plibonigi kaj plifaciligi sian
ĉiutagan travivadon, fakte sian sorton, kiu dependas de la fizika, mensa kaj
socia bonfarto. Problemoj povas komenciĝi jam dum la intrautera tempo, kiun
la tempotrako , kiel linio po piedo kaj mano, simbolas. Esti tuŝita sur la tempotrako
oni mense denove travivas tiujn naŭ monatojn kaj tiel povas daŭrigi la tiame
interrompita evoluo kaj fari ĉion pli bone. Sonĝo de multaj homoj nun realigebla!
Frank NITZSCHE (DE): Lumigo de laborlokoj
Por lumigi laborlokojn oni precipe uzu sunlumon. Se oni bezonas elektran lumon,
oni devas atenti ne nur pri la kvanto, sed ankaŭ pri la kvalito, kiu dependas
de la direkto, de la konstanteco laŭloke kaj laŭtempe kaj de la koloro. Pri
la kvalitaj problemoj de la lumigado la prelego precipe temas.
Josef VOJÁČEK (CZ): Kelkaj problemoj de la duonaŭtomata tekstotradukado
Iom da historio, projektoj por duonaŭtomata tekstotradukado, projekto DLT, problemoj
de ambigueco, ekzemploj de tekstoj kiuj povas kaŭzi problemojn por komputilo.
|