KAEST 2002
Prelegoj
Resumoj al la prelegokolekto
KAEST 2002, Dobřichovice [CZ] 2002-11-08/10
Sekcio A: ELEKTRONIKAJ RIMEDOJ
Peter BROCZKO (HU): Evolu-tendencoj de mikroproceziloj
La rapidan kreskon de procezil-plenumado rezultas du-direkta evoluado: la kvanta
kaj la prilabor-organiza direkto. La kvantaj karakterizoj estas sufiĉe larĝ-konataj,
sed tiu ĉi artikolo mallonge trarigardas la plej gravajn komponantojn de ambaŭ
direktoj.
Chuck SMITH (US): Vikipedio - multlingva reta enciklopedio
La Esperanta versio komenciĝis novembre 2001 kaj nun havas pli ol 3 000 artikolojn.
Ĝi estas komuna projekto por ĉiuj. Ankaŭ oni vidas, ke Esperanto vere funkcias
kaj tial ekinteresiĝas pri Esperanto. Vd: http://eo.wikipedia.com/
Josef VOJÁČEK (CZ): Logika programado kaj duonaŭtomata tekstotradukado
La programadlingvo PROLOG kaj bazaj principoj de programado en ĝi. Uzo de PROLOG
por la tradukado de teksto. Pri la programo por tekstotradukado kaj akiritaj
rezultoj el la doktora disertaĵo de la aŭtoro.
Ladislav KOVÁŘ (CZ): Problemoj de diagnostiko de ruliĝantaj vagonoj
Kun kreskanta rapideco de trajnoj sur fervojaj linioj ekestas pli kaj pli problemo
de rapida kaj fidinda detektado de diversaj difektoj sur ĉi tiuj vagonoj. Inter
ili apartenas ĉefe varmiĝintaj radakslagroj, varmiĝintaj radbendoj kaj bremsblokoj
aŭ diskbremsoj, kaj nove ankaŭ radplataĵoj. Ĉiu el la nomitaj difektoj povas
kaŭzi gravajn problemojn dum trajntrafiko, kiuj povas kulmini eĉ per akcidento.
Ĉe diversaj fervojadministracioj ekzistas sistemoj, kiuj kapablas detekti difektojn
de vagonoj dum ilia veturo. Ĉeĥaj Fervojoj uzas sistemon ASDEK. La sistemo uzas
diverspecajn senzorojn por fidinda detekto de neregulecojn sur radaksoj.
E. Henning OLSEN (DK): Projekto Vojaĝkarto
Per la projekto la kolektiva trafiko eniros eraon de la elektroniko. Celo estas
anstataŭigi nunajn biletsistemojn per elektronika karto, kiu validu por ĉiuj
transportiloj kaj ĉiaj vojaĝoj. Laŭgrade enkondukota ĉie en la lando (Danio),
komencante en la ĉefurba regiono. La karto mem kalkulos kaj subtrahos de antaŭe
enpagita sumo la plej favoran prezon de la koncerna vojaĝo.
Karel RYŠÁNEK (CZ): Komputilo kaj Esperanto
Informo pri utilaj programoj kaj normoj uzindaj por Esperanta publiko.
Miroslav MALOVEC (CZ): Esperanto kaj la virtuala mondo
La junaj homoj ĉiam pli ofte juĝos la forton de nia movado laŭ prezento de Esperanto
en la reto. Ni bezonas ne nur kursojn kaj informojn pri niaj asocioj, sed ankaŭ
informi per Esperanto pri ekstermovadaj temoj. Ni konstruu precipe turisman
informaron pri landoj, urboj kaj iliaj historioj, bibliotekon de E-lingva literaturo,
sed ni ne forgesu ankaŭ la ĝeneralan enciklopedion.
Sekcio B: TERMINOLOGIAJ PROBLEMOJ DE FAKAJ APLIKOJ DE ESPERANTO
Manfred WESTERMAYER (DE): Politikaj tekstoj en Esperanto
Enkadre de la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) ni regule tradukas politikajn
tekstojn. Traduk-problemoj okazas, kiam temas pri mallongigoj de internaciaj
neregistaraj organizoj (ekzemple la angla mll. kutime havas alian vortordon
ol la franca), kaj ni troviĝas en la dilemo - ĉu preferi la 15-an regulon, ekz
ĉe "globaliĝo" k. s., aŭ resti ĉe PIV-a "tutmondiĝo". La
diskutotaj tekstoj ekz. estos: "Ĉarto de la Tutmondaj Verdaj Partioj",
"Ĝenerala Konvencio pri Komercoj rilate Servojn" (angle GATS)".
Wera BLANKE (DE): Pri kelkaj aktualaj sociaj terminoj
En Esperantaj tekstoj reflektiĝas la profunda socia evoluo, nomata tutmondiĝo
por a) kvazaŭ-natura procezo, resp. b) intenca akceligo de merkata novliberalismo.
Krome uzatas globaligo/globaliĝo kaj lige al ĉio troveblas tutmondismo, globalismo
(globismo) kaj rilataj adjektivoj kaj verboj. La prelego prezentas terminologiajn
aspektojn de ĉi tiu evoluo.
Marc BAVANT (FR): Matematika terminologio: ĉu matura finfine?
Kvankam matematiko estas unu el la plej konataj kaj instruataj sciencoj, kvankam
pluraj elstaraj fakuloj laboris super ĝia esperantlingva terminologio, necesas
konstati, ke la diversaj haveblaj terminaroj aŭ vortaroj ne montras konverĝon
al unu kohera tuto kaj ke la bezonata koheriga laboro ŝajnas ne ekzisti. Bonŝance
la problemaj terminoj ne estas tiom multnombraj, sed la prelego, post kritika
pritakso de la haveblaj aŭtoritataj fontoj, montros kelkajn ekzemplojn de grave
implikitaj situacioj kaj provos komprenigi, kiel ili povis kreiĝi. Aparta atento
estos dediĉita al la ekscesoj de scienca vortfarado, al la leksikografia kunlaboro
perreta (projekto REVO) kaj al prezento de baldaŭ aperonta matematika terminaro,
verkita laŭ modelo nova en Esperantujo, sed neniom revolucia, de enciklopedia
vortaro.
Jiří PATERA (CZ): Kelkaj problemoj de la ekonomika terminologio
Diference de aliaj sciencoj, kiuj havas precizan terminologion, en la ekonomiko
oni renkontas ofte malsamajn sinonimajn esprimojn por diversaj nocioj. La ekonomiko
ne apartenas al la naturaj sciencoj, sed al la sciencoj sociaj, pro tio eble
la abundo de iuj esprimoj ne estas sentata kiel terminologia malavantaĝo, sed
male kiel vortriĉeco, kiu ebligas pligrandigi la esprimivon de ĉi tiu scienco.
Jan WERNER (CZ): Terminologia analizo de "planko" kaj "plafono"
Somere 2002 okazis hazarda malkaŝo de grava semantika malakordo en konstrufakaj
Esperantaj nomoj plafono kaj planko. Ĉeĥoj kaj germanoj unuflanke kaj francoj,
angloj k. a. duaflanke uzas la vortojn tute malsame. Eraris jam L. Zamenhof,
kiu ne enkondukis en Esperanton komunuzan nomon por la horizontala area konstrukto,
kiu estas esenca parto de ĉiu porta dom-strukturo, sur kiu kuŝas planko kaj
kies suba surfaco estas plafono. La problemo estas urĝe solvenda.
Karl-Hermann SIMON (DE): Lexicon silvestre (Ls) sur CD
Estas prezentata vortaro pri forstfaka lingvo. Eliropunkto estas nocioj, ne
terminoj. Por ĉiu nocio estas indikita difino. La difinoj estas samsencaj en
ĉiuj lingvoj. Tiamaniere oni povas atingi pli bonan interlingvan interkompreniĝon.
La indikitaj terminoj estas kompletigitaj per specialaj signoj, se la termino
ne tute konformas al la difino.
Josef KAVKA (CZ): Fungoj mikroskope
La terminareto en la lingvoj Esperanto, latina, ĉeĥa, germana, hispana kaj franca
temas pri mikroskopado de himenio okaze de superaj fungoj, pri sporoj, ties
genezo, formoj, skulpturoj, koloroj, pri kolorigado de preparatoj kaj fine pri
cistidoj de agarikaloj.
Sekcio C: APLIKOJ DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEKNIKO (ĜENERALE)
HASZPRA Ottó (HU): Sojlo sur Danubo
La baraĵsistemo Gabčíkovo-Nagymaros ne konstruiĝis laŭ la originalaj planoj.
La Danub-fluejo ricevis tre malgrandan akvoflukson kaj ties akvonivelo kaj la
najbara grundakvo-nivelo tro malaltiĝis. Fine kverdirekta ŝtonar-sojlo en la
fluejo ebligis levon de la akvonivelo de Danubo kaj la grundakvo. La ŝtonarsojlo
bone funkcias de 1992.
Frank NITZSCHE (DE): Psika streso - kiel regi ĝin
Streso postulas kaj stimulas la kapablojn de la homo. Nur troa streso povas
malsanigi, ekzemple se dum la moderna laboro la mensaj postuloj senlime kreskas.
Bona ĉefo limigas la streson per altkvalita instrukciado kaj gvidado. La laboranto
mem devas pliigi siajn laborkapablojn per dumviva lernado, bona organizado kaj
saniga vivmaniero.
Ljubiša PRERADOVIĆ (BA) - Zoran VUJKOVIĆ (BA) - Vlado ĐAJIĆ (BA): Antaŭvido
de migreno ĉe malsanuloj aplikante la teknikojn data mining
Interesa kampo por la apliko de la tekniko data mining (DM) estas medicina diagnozo
kaj prognozado. En la verko estas prezentata la apliko de DM-teknikoj por antaŭvido
de migreno. La esplorado montris la nepran uzon de metodoj de la artefarita
intelekto en la ĉiutaga medicina diagnozado, kio estas la unua (necesega) antaŭkondiĉo
por la adekvata terapio de la malsano.
Alfred SCHUBERT (DE): Nul-energia domo
La aŭtoro projektas konstrui nul-energian domon. Estos granda diferenco inter
la jam ekzistantaj nul-energiaj domoj kaj la projekto. La nun funkciantaj nul-energiaj
domoj posedas komplikan kaj multekostan aparataron, kiu garantias sukceson.
La projektata domo havos malmulte da teknikaj instalaĵoj, ĝi utiligos pasive
la sun-energion kaj la energion de la homoj kaj aparatoj ene. Post la ekfunciigo
de la domo aŭtoro intencas merkatigi la spertojn (dum planado, konstruado kaj
uzado de la domo) pere de Esperanto.
Petr CHRDLE (CZ): Turismo kaj vivomedio
La kontribuo pritraktas kelkajn bazajn trajtojn de la ĝenerala turismo unuflanke
kaj de la vivomedio kaj ekologio duaflanke. Apartan atenton ĝi dediĉas al ekoturismo
kiel rezulto de la streboj pri harmoniigo de homaj sportaj aktivecoj kaj protekto
de la vivomedio. Ĝi ankaŭ emfazas la gravecon de Naciaj Parkoj kaj aliaj naturprotektaj
regionoj.
Boĵidar LEONOV (BG): Juraj aspektoj de ekologia turismo
Grandan rolon en la solvo de la problemoj ligitaj kun la scienc-teknika progreso
ludas la ekologia scienco. La nuntempa ekologio formiĝis kiel kompleksa interfaka
kaj multaspekta scienco. Dum la lastaj jaroj grava direkto en la evoluo de la
turismo estas la ekologia turismo, kies ĉefa principo estas "turismu, sed
ne malpurigu la ĉirkaŭan medion!" La ekologia turismo en diversaj landoj
evoluas surbaze de la lokaj cirkonstancoj kaj la nepraj juraj kondiĉoj de tiuj
landoj. Jam en ĉiuj landoj estas ellaboritaj kaj aplikataj diversaj leĝoj surbaze
de la internaciaj konvencioj. En diversaj landoj la ekologia turismo estas ligita
kun la kreado kaj jura defendo de diversaj protektataj teritorioj.
Detlev BLANKE (DE): Nomoj de planlingvoj - tipologio
Ekzistas pli ol 1000 planlingvaj sistemoj kaj la nombro senĉese kreskas. La
nomoj de la sistemoj indikas i.a. pri la funkcioj kaj ecoj de la lingvoj, kiujn
aspiris la aŭtoroj, krome pri konstruprincipoj kaj deveno de la lingva materialo.
La prelego klopodas ordigi la diversajn kriteriojn en tipologio kaj donas ekzemplojn.
Hans Michael MAITZEN (AT): La problemoj en la scienckomunikado pro
la devigo uzi la usonanglan lingvon
Estas donata aro da ekzemploj, kial la nuna scienca praktiko uzi la
usonanglan lingvon en la fako de astronomio ne respondas al la bezono de perfekta
kaj egalrajta komunikadeblecoj.
Jan WERNER (CZ): Ĉesigi la disipadon de energio kaj postlasaĵoj
La tendencoj de esperantistaj fakuloj apliki Esperanton en profesioj inkluzive
de sciencoj kaj teĥniko estas sekveblaj ekde la komenco de la 20-a jarcento.
Sed same longe akompanas la iniciatojn problemoj pri kvalito, organiza kunordigado
de la aktivecoj, nombro de la agantoj kaj precipe pri publikigo kaj disvastigo
de la rezultoj. Estas necese konstati, ke grave mankas tiukampa celscia programo
kaj organiza strukturo. La prelego montras la disipadon de energio pro la perdoj
de verkoj restintaj en malzorgitaj postlasaĵoj kaj en tirkestoj de seniluziiĝintaj
eksmovadanoj. Ankaŭ estas skizitaj kelkaj principoj farendaj cele por plibonigi
la staton.
Rodica GIUHAT (RU): Rumanio preparas fervojan transporton por integriĝo
en la gravaj koridoroj de la Eŭropa grandrapideca fervojreto
Kadre de Direktivo 440/1991 de la Eŭropa Unio oni mencias ke: "fervoja
transporto konstituas vivan eron de la transportsektoro de la komunumo".
La rumana fervoja transporto, kiu kunligas la grandajn centrojn kaj la gravaln
ekonomiajn zonojn de nia lando, konsideras seriozaj la tendecojn de la evoluo
kaj de lamodernigo en Eŭropa skalo.
|