KAEST 2004
Prelegoj
Resumoj al la prelegokolekto
KAEST 2004, Dobřichovice [CZ] 2004-11-12/14
Sekcio A: FAKE PRI ESPERANTO
Jan WERNER (Ĉeĥio): Planlingvo
Esperanto estas internacia lingvo artefarita cele por la internacia komunikado.
De esperantistoj ĝi estas ofte karakterizata kiel planlingvo. Kion tiu karakterizo
prezentas, oni komprenas neklare, mankas difino de la nocia enhavo de la nomindiko
„planlingvo“. Kvankam la planiteco estis al la lingvo greftita tuj en la stadio
de ĝia kompilado, multaj esperantistoj ne emas agnoski la artefaritecon kaj
daŭre emfazas la naturajn radikojn de la lingvo kaj daŭre akceptigas ligitecon
al la naturaj lingvoj kaj liberon, t.s. spontanan evoluon de la lingvo. Estas
necese strukture apartigi Esperanton disde la naturaj lingvoj, ĉar ĝiaj karaktero
kaj celo estas esence aliaj.
Detlev BLANKE (Germanio): Kio estas faklingvo kaj kiel esplori ĝin?
Kelkaj rimarkoj
Faklingvo(j)n eblas strukturigi horizontale (distingebla sublingvo de konkreta
lingvo) kaj vertikale (faklingvo laŭ grado de abstrakeco kaj komunikpartneroj).
Ĝin eblas esplori laŭ aliroj sistemlingvistika (en la fokuso: la faklingvaĵo),
pragmata-lingvistika (en la fokuso: la fakteksto) kaj kogna-lingvistika (en
la fokuso: la homaj kognaj disponaĵoj kaj procezoj). La eseo donas ekzemplojn
por la tri aliroj.
Heinz HOFFMANN (Germanio): Problemo de „nespeciala“ speco
Multas la fakto, ke en precipe teknika evoluo estas kreataj specialaj modifaĵoj
de origina objekto. La specialaĵoj ricevas apartan terminon. Sekvas la demando,
kiel terminologie trakti la originan specon, por klare distingi inter la specia
nocio de tia nespeciala speco kaj la genra nocio.
Wera BLANKE (Germanio): Pri terminoj en Vikipedio – ekzemploj el la
teatra fako
Furoras la multlingva interreta projekto „Wikipedia“ kaj ties Esperanto-varianto
„Vikipedio“. La supra esploro starigas la demandon, ĉu kaj kiomgrade la „libera
enciklopedio“ taŭgas por subteni terminologian laboron. Per tri nocioj teatro-fakaj
konkludeblas ke ĝi donas instigojn kaj informojn, sed ne nepre fidindajn. Sufiĉe
utila estas la plurlingveco.
Miroslav MALOVEC (Ĉeĥio): Vikipedio: Aktualigo de Enciklopedio de Esperanto
(1933-34)
La Enciklopedio de Esperanto (Budapest, 1933-34), jam 70 jarojn ne
estis aktualigita. Vikipedio estas taŭga spaco por kolekti kompletigajn materialojn
antaŭ ĉies okuloj, donante al ĉiuj esperantistoj eblon kontribui.
Josef HRON (Ĉeĥio): Ebloj por la elektronika prilaborado de grandaj
vortaroj de Esperanto
Esperanto ĝis nun atendas prilaboron de la grandaj, resp. plenaj difinaj kaj
tradukaj vortaroj ampleksantaj pli ol 100 mil vortojn. Komputila programaro
kaj Interreto kreas kondiĉojn por la tutmonda kolektiva solvo de tiu ĉi tasko.
La aŭtoro de la kontribuo elektis por sia laboro super la Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa
ĝenerale konatan programon Excel. Dum la laboro estas disvolvataj formo kaj
metodaro por prilaborado de la estonta vortaro. La ĝisnunaj rezultoj malkovras
grandajn eblojn por la kolektiva amasigo kaj klasifiko de la Esperanta leksiko
kaj ĝia uzo por kreado de la grandaj vortaroj Esperanto-nacilingvaj.
Marc BAVANT (Francio): Apliko de XML al fakaj laboroj pri Esperanto
Dum la lastaj jaroj okazis impona disvolviĝo de la uzo de XML-a “teĥnologio”
en ĉiuj kampoj de komputiko kaj, precipe, en TTT-servoj. Vulgarigistoj eĉ ne
hezitas diri, ke XML estas Esperanto de komputiko. Ĉiuokaze, tiu ekscitiĝo naskis
plurajn XML-lingvojn, por la plej diversaj uzoj, kaj senpagajn ilojn, kiuj signifagrade
simpligas la laborojn de aŭtomata pritraktado de tekstoj kaj datumbazoj. La
plej populara apliko de XML en Esperantujo estas la vortara projekto REVO (Reta
Vortaro), sed preter ĉi tiu ekzemplo XML estas rekomendinda solvo por ĉiu leksikografia
laboro kaj ĉiu terminologia datumbazo.
Martin MINICH (Slovakio): Esperanto@Interreto
Interreto havas esencan influon sur nian komunikan kulturon. La laborgrupo Esperanto@Interreto
mastrumas kelkajn projektojn, kiuj ebligas mondvastajn senpagajn lernadon de
Esperanto (lernu.net), uzadon de Esperanto por interkultura komunikado (interkulturo.net),
prezentadon de monda lingva diverseco (Lingva Prismo: lingvo.info), interŝanĝadon
de materialoj por instruado (edukado.net). Modernaj iloj uzatas, kelkaj unikaj,
ekz. la tradukmedio, kiu efike ebligas tradukadon en multajn naciajn lingvojn
(ĉirkaŭ 24 lingvoversioj por lernu.net, ĉirkaŭ 26 por tejo.org). La projektaro
per siaj novecaj rimedoj kaj sia sinergia efiko sur la kampoj de lingvolernado
kaj interkultura komunikado vekas intereson en kaj ekster Esperantio.
Sekcio B: ESPERANTE PRI SCIENCOJ
Rüdiger SACHS (Germanio): Parazitismo kaj parazitologio
Parazitismo estas ĉe ĉiuj vivuloj tre ofta kaj multfaceta formo de la kunvivado
inter diversspecaj organismoj. Parazitologio ne plu estas nura sekcio de la
homa aŭ veterinara medicino, sed fariĝis memstara naturscienca fako. La eksterordinara
diverseco de parazitaj formoj kaj vivocikloj, kiu evoluis – kun aŭ sen internaj
gastigantoj – sekve de la biologia adaptado al la parazita vivomaniero, postulas
de la internacilingva parazitologo prilaboron de la parazitologiaj difinoj en
NPIV kaj ellaboradon de la konvenaj fakaj nocioj en Esperanto, kunlabore kun
spertaj terminologoj.
Ottó HASZPRA (Hungario): Lingvaj kostoj en la Eŭropa Unio
Ĉiu en EU devos scii tri fremdajn lingvojn. Ĉiujare bezonatas 6 000 000 novaj
kvarlingvuloj. Ilia lernotempo valoras 2,5-oblon de la buĝeto de NATO Eŭropa:
averaĝe 925 EUR/jaro/impostpaganto. Lernado de la unu sola angla postulus 331
EUR/jaro/impostpaganto nur en la neanglalingvaj landoj, ĝi rezultigus gravan
ekonomian diskriminacion kontraŭ ĉi-lastaj. Esperanto sola bezonus 33 EUR/jaro/impostpaganto.
Boĵidar LEONOV (Bulgario): Evoluo de la internacia kaj ekologia turismo
en Eŭropo
La turismo havas gravajn ekonomian kaj socian signifojn. En la teorio de turismiko
ekzistas multaj difinoj de la termino „turismo“. La nuntempa turismo estas kompleksa
soci-ekonomia kaj kultura fenomeno kun multflanka signifo. Tiun signifon oni
povus grupigi laŭ kelkaj direktoj-signifoj (sano, ekonomio, edukado, socia efiko).
Surbaze de la teorio de turismiko oni povus klasifiki la turismon laŭ kelkaj
kategorioj (enlanda, internacia, individua, grupa, ofica, feria, eduka, religia,
ekologia k.a.). Ekzistas 4 etapoj en la historio de la internacia turismo. En
la prelego estas prezentitaj informoj pri la evoluo de la turismo en kelkaj
evoluintaj eŭropaj landoj surbaze de la ĉefaj kriterioj, kiuj povus karakterizi
la nivelon de la turismo.
|