Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto Aranĝoj Turisma servo Projektoj de EU
Language/Lingvo/Sprache
Serĉo
Aranĝoj
Kongresoj
Konferencoj
Seminarioj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Aĉetkorbo

KAEST 2006

 Prelegoj

Resumoj al la prelegokolekto
KAEST 2006, Dobřichovice [CZ] 2006-11-12/14

La temo A: LINGVO KAJ INTERRETO

Marek BLAHUŠ (CZ): Unikodo – Esperanto de Interreto
De kelkaj jaroj okazas granda revolucio en la komputila kaj Interreta mondo: Rapide enuziĝas Unikodo, la universala signokodo, kiu ebligas skribadon kaj legadon de praktike ĉiuj homaj lingvoj. Kiel funkcias Unikodo? Kaj kial ĝi eble fojfoje tamen ne funkcias?

Viliam BÚR (SK): Internaciigo de komputilaj programoj
Por igi komputilan programon plurlingva, la tradukado de la tekstoj estas nur unu parto de la pli granda procedo. Diversaj lingvoj havas diversajn manierojn por skribi nombrojn kaj datojn, diversajn manierojn por laŭalfabeta ordigo. En la lingvoj skribantaj de dekstre maldekstren oni devas spegule aranĝi la erojn sur la ekranoj. Kelkaj lingvoj havas gramatikajn genrojn, majuskladon, pluralojn – tio komplikas la konstruadon de frazoj el vortoj.

Aida ČIŽIKAITĖ (LT): Uzo de nomoj en retbabilejoj: principoj de elekto
Komunikado pere de teknikaj rimedoj kaj teknologioj allogas esploristojn de diversaj fakoj, ĉar ĝi signas novan etapon de kulturo, komunikado kaj lingva evoluo. La speco de lingvo – uzata por komuniki en Interreto – estas nomata elektronika diskurso (ED). Elektronika medio estas favora por krei novajn Mi-ojn: nerekta kontakto de komunikadpartoprenantoj permesas al la uzanto mem krei certan stilon, grafikan bildon, semantikon de la „parolo“ k.s., alivorte „krei sin mem“. En komputila reto la angla lingvo dominas kaj pro tio granda parto de la nomoj kaj kaŝnomoj estas aŭ anglalingvaj, aŭ kun elementoj de la angla lingvo. Nomuma funkcio ĉi tie estas fakultativa, ĉar la nomo (kaŝnomo) estas nur kodo, kiun oni devas tajpi, ke uzantoj de la babilejo ĝin rimarku – ĝi havas nur funkcion de voko.

Pavla DVOŘÁKOVÁ (CZ): Multlingvaj tradukvortaroj en Interreto
Estas mallonge prezentitaj kelkaj multlingvaj retvortaroj inkluzivantaj Esperanton („La Vortaro“, „Reta Vortaro“, „Majstro“, „Ergane“, „Logos“) kaj pere de konkretaj ekzemploj de elserĉado oni komune malkovras ne nur specifajn eblojn, sed ankaŭ problemojn kaj limigojn de ilia nuntempa praktika utiligado.

Peter BALÁŽ (SK) - Clayton SMITH (CA): E@I seminarioj - bona ŝanco por junaj esperantistoj
Senpere de la ĉi-jara KAEST okazis E@I seminario en Brno, kiu traktis la temon „Lingvoj en Interreto“ (Pri lingva diverseco kaj ties specifaj trajtoj en la reta medio). En la prelego estas koncize prezentitaj ĝiaj ĉefaj kontribuoj kaj atingoj: plurlingveco ĉe programado, kreado de retpaĝaroj, laboro kun vortaroj, perreta lernado ktp., ĉiam kun fokuso ĉe lingvoj kaj multlingvismo.

Alla KUDRYASHOVA (RU): Lingvo de retaj reklamo kaj merkatiko
Reklamo havas nur unu celon: vendi, aĉetigi. Se reklamo ne vendas, teksto, eĉ la plej fajna, senutilas! Al ĉiu vorto de reklamo oni do apliku egajn postulojn, ne nur informajn kaj artajn, sed ankaŭ ekonomiajn. En Interreto tiuj postuloj eĉ pli striktas kaj gravas. Trukoj kaj ekzemploj estas prezentitaj en la prelego.

La temo B: STUDOJ PRI LA LINGVO

Wera BLANKE (DE): Prapioniroj de nia faka lingvo
La ĉefa celo de nia unua – kaj ĝis hodiaŭ unika – sciencrilata periodaĵo, la „(Internacia) Scienca Revuo“ estis la kreado, prilaborado kaj plibonigado de la faka vorto-trezoro. Tiucele la redakcio stimulis siajn legantojn al verkado de diversspecaj fakaj artikoloj pri plej diversaj temoj. Tiel ili ricevis traduk(propon)ojn de fakaj terminoj, kiujn eblis publikigi en longaj listoj por posta kolektiva prilaborado laŭ kriterioj, difinitaj jam en kajero 1-a. La lasta numero de la unua jarkolekto (decembro 1904) komplete konsistis el tia listo, kiu entenis sur 31 paĝoj 2 000 radikojn, 4 000 de¬rivaĵojn, multajn parolturnojn kaj esprimojn plus kelkajn „tradukojn“ (francajn, anglajn, germanajn). La kontribuo traktas detalojn de tiu mirinde celkonscia plano kaj stimulas diskuton pri la kaŭzoj, kial ĝi, antaŭ pli ol cent jaroj, ne povis plene realiĝi.

Detlev BLANKE (DE): Esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj – kelkaj problemoj
En bibliotekoj kaj arkivoj ene kaj ekstere de la Esperanta lingvo-komumumo kolektiĝas unika materialo pri vaste nekonata specifa ĉapitro de la homa kulturhistorio. Flanke de la Esperanto-komunumo mankas strategio pri ilia trakto kaj konservado. La estonteco de multaj kolektoj estas neklara. Tio aparte validas por arkivoj, kiuj ricevas ankoraŭ malpli da atento ol bibliotekoj. Valoraj materialoj perdiĝas. La kontribuo prezentas 23 kriteriojn por priskribi bibliotekojn kaj arkivojn kaj donas tipologion laŭ la kriterioj de jura statuso kaj memstareco. Fine ĝi prezentas proponojn por plibonigi la situacion.

Jan WERNER (CZ): Ĉarpentistaj lignoligoj
La nomindikojn de ĉarpentistaj lignoligaĵoj publicis R. EICHHOLZ en Esperanta Bildvortaro (1988; p. 216-217); la nova PIV prezentas ilin sub „junto“ sur la p. 503. El la faka kaj terminologia vidpunktoj la nomoj estas tie laikaj, por fakulo neakcept¬eblaj, precipe pro ilia ambigueco, nesistemeco kaj pro misa apliko de la substantivo „junto“. La interligoj de traboj, fostoj kaj tabuloj ne estas juntoj. En la prelego la temo estas pritraktita sisteme.

Tibor KEPENCAY (SK): Traktado de terminologio kaj koneksaj problemoj de bazaj grandoj de kvanto kaj kvalito
Ĝisnuna nomado de bazaj intensaj grandoj, derivitaj per la rilato de du malsamspecaj grandoj de kvanto, havas nenian sistemon. Ankaŭ iliaj simboloj estas kaosaj. Prezentota kontribuo montras la eblon por simple kaj logike solvi la problemon pere de eminenta novfarita sistemo.

Kompleta teksto

Josef HRON (CZ): Novaj spertoj en la kompilado de la Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa
Apliko de Esperanto en faka praktiko postulas kolekti kaj prezenti ampleksan vortprovizon de Esperanto. Provo pri tio estas Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa, lokita ĉe adreso www.esperanto.wz.cz, nova versio de 2006-11-01. La prilabora teĥniko per programo Ekscelo estis pritraktita dum KAEST 2004. De tiam oni ne nur poluris la labormetodojn kaj formojn de prezentado, sed ankaŭ kolektis aŭ derivis multajn pliajn vortojn kaj proponis milojn da terminoj el diversaj fakoj. La kompilanto de la Vortaro konatigis ĉeestantojn de la konferenco pri siaj spertoj el tiu ĉi laboro.

Miroslav MALOVEC (CZ): Maŝinelementoj laŭ Ján Mužlay
En la 1970-aj jaroj slovaka inĝeniero Ján Mužlay tradukis mezlernejan lernolibron pri maŝinelementoj, sed la traduko ĝis nun restis en manuskripto kaj la terminoj en la traduko enhavitaj restis nekonataj por la publiko. La prelego celas prezenti tiun ĉi verkon kaj ĝian terminologian riĉaĵon.

La temo C: NATURSCIENCAJ STUDOJ

Lene NIEMANN (DK) – Jan NIEMANN (DK): Sermeq Kujalleq – kiel fariĝi parto de la Monda Heredaĵo
En 2004, post plurjara preparlaboro, la glacifjordo ĉe Ilulissat en Gronlando eniris la Unesko-liston de mondaj naturaj heredaĵoj. La unika natura fenomeno dum multaj jaroj mirigis homojn, kaj la dana kaj gronlanda registaroj decidis pledi por la akcepto de Sermeq Kujalleq en la liston. Estas prezentitaj la kriterioj, la procedo kaj la glacifjordo mem.

Rüdiger SACHS (DE): Medioprotektado en Afriko
Serengetio en Tanzanio kiel ekzemplo de sovaĝbesta konservado. – Dum en pratempoj la naturo minacis la homan postvivadon sur nia Tero, la nuntempa homo minacas la naturon kaj la pluekzistadon de multaj vivospecioj, plantaj kaj animalaj. Konservi la grandajn sovaĝbestajn rezervejojn en Afriko estas speciala medioprotekta defio. La aŭtoro raportas pri siaj spertoj dum kvarjara scienca laboro kiel veterinaro en la Serengetia Nacia Parko de Tanzanio, Orienta Afriko.

Manfred WESTERMAYER (DE): Agendo 21 - Civitana Agado por Daŭrigeblo
La pintokonferenco 1992 en Rio de Janeiro pri Medio kaj Evoluo prilaboris vojojn por solvi la plej urĝajn problemojn ekologiajn, ekonomiajn kaj socialajn de la homaro fronte al la 21-a jarcento. La „Ĉarto de Aalborg“ (1994) postulas ke la urboj kune kun siaj civitanoj prilaboru komunuman agadprogramon: „Loka Agendo 21“ (ekzemplo: sudgermana urbo Frejburgo).

Frank NITZSCHE (DE): Sciindaĵoj pri la klimato en laborĉambroj
LLa klimato influas farton kaj laborkapablon. Oni atentu ne nur pri la tempera¬turo, sed ankaŭ pri moviĝo kaj humideco de la aero kaj la temperaturo de la ĉirkaŭantaj surfacoj, ĉar tiuj kvar faktoroj komune influas la interŝanĝon de termoenergio per konvekcio, vaporiĝo de ŝvito, terma radiado kaj konduktado. La prelego donas ankaŭ teknikajn indikojn pri la reguligo de la klimato.

 

 

 

Interesaĵoj
Poligrafiaj servoj
Turisma servo
Kondiĉoj de perpoŝta vendado
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj