Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto Aranĝoj Turisma servo Projektoj de EU
Language/Lingvo/Sprache
Serĉo
Aranĝoj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Aĉetkorbo

KAEST 2008

 Prelegoj

Resumoj al la prelegoj
KAEST 2008, Dobřichovice [CZ] 2008-11-07/09

ĜENERAL-SCIENCA PARTO

Detlev BLANKE (DE): La rolo de amatoroj ĉe la progresigo de scienco
Amatoroj ludis kaj ludas rolon ĉe progresigo de homa scio, ĉe kreado de sciencaj disciplinoj kaj kiel inventistoj. Rilate al Esperanto amatoroj ludas pozitivan aŭ negativan rolojn, kiuj malsame efikas eksteren aŭ internen. La prelego ĉefe okupiĝas pri la pozitivaj efikoj de la agado de amatoroj ĉe la estigo de Esperanto (lingvistika amatoro Zamenhof), ĝia pluevoluigo, disvastigo kaj esplorado kaj donas ekzemplojn.

Jan WERNER (CZ): Kvar jaroj de Konstru-Forumo
En 2004 startis la iniciato de kelkaj membroj de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj), paralele al la organiza strukturo de tiu asocio, sendepende. La celo estis efektivigadi konkretajn farojn sur la kampo de konstruado kaj arĥitekturo. Tuj en la komenco estis formulitaj du taskoj: Zorgi pri Jarkolektoj de TAKE ekde 2005, kolektive konsiliĝadi pri terminaj breĉoj en la faklingvo. La du taskoj estas plu la esenca programo de la internacia grupo kunordigata pere de la platformo „Konstru-Forumo“ – http://fabien.galerio.org/kofo.

Manfred WESTERMAYER (DE): Plastaĵoj en la akvejoj
Ekde duono de la pasinta jarcento la amasa uzado kaj foruzado de plastaĵoj pli kaj pli abundas kvante kaj kvalite. Granda parto da uzitaj plastaĵoj estas reciklata, bruligata aŭ deponata. Sed ofte ĝi estas forĵetata en la ĉirkaŭaĵon. Granda parto de tio pli poste troviĝas en la eternaj cikloj de akvo kaj akvovaporo. La prelego montras la videblajn efikojn sur bestojn, fiŝojn kaj birdojn, kiuj iluzie manĝas sed ne digestas ĝin. Eĉ pli gravas la nevideblaj efikoj, ĉar kutime plastaĵoj enhavas kemiaĵojn por plibonigi la uzeblecon.

Boĵidar LEONOV (BG): La rolo de la internacia patenta juro kaj la petent-teknika informado en la etapoj de la ekologia ekspertizo
Gravan rolon por praktika enkonduko de ekologipuraj teknologiaj procedoj, por la rilatoj „homo-naturo“, ludas la ekologia ekspertizo. Surbaze de la bazaj principoj de la internacia patenta juro estas en la prelego prezentita la loko de la scienca kaj patent-teknika informado en la etapoj de la ekologia ekspertizo. La aŭtoro prezentas koncize la propran metodikon por la ekologia ekspertizo surbaze de sia profesia agado de patenta kaj ekologia fakulo.

Rüdiger SACHS (DE): La Serengetia Esplor-Instituto
La Serengetia Esplor-Instituto estis fondata en 1962 kaj plej multaj sciencistoj plenumas ekologiajn studojn por provizi sciencajn informojn kiel bazon por efika direktado kaj konservadaj praktikoj. Tiuspecaj projektoj estas studoj pri vegetaĵoj, fajrobrula ekologio kaj la migrado de gnuoj kaj zebroj. La aŭtoro raportas pri produktiveco de antilopoj kaj malsanoj de aliaj sovaĝaj animaloj.

Karel VOTOČEK (CZ): La plej precizaj geodeziaj laboroj
La kontribuaĵo montras aplikon de geodeziaj metodoj dum konstruado de papermaŝinoj. La necesajn mezuradojn oni devas fari kun alta precizeco.

Johannes MUELLER: Meĥanikaj ecoj de metalaj materialoj
Kial metaloj estas malmolaj kaj kiel oni adaptas iliajn ecojn. La scipovo pri materialuzado ekde jarmiloj gravegas por la evoluo de la homaro. Nesenkiale oni nomas la epokojn de homara prahistorio laŭ la uzitaj materialoj: ŝtonepoko, bronzepoko kaj ferepoko. Tiuj nomoj ankaŭ indikas ke estas metalaj materialoj, kiuj estas la plej sukcesaj materialspecoj kiun la homaro inventis. La kontribuo montras kial la metaloj estas tiome sukcesaj kaj kiel la homara scipovo tiun sukceson ebligas.

Mikaelo ĈERTILOV (RU): Energetika aspekto de aplikado de gasaj motoroj por mini-varmelektrocentraloj
Aplikado de energetikaj moduloj kun gas-piŝtaj motoroj kaj elektraj generatoroj havas sian avantaĝon en pluraj okazoj. Tiuj energetikaj skemoj kun samtempa produktado de elektra kaj varma energioj ne nur ŝparas eneregion, sed ankaŭ plibonigas ekologiajn faktorojn.

László SZILVÁSI (HU): Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko - STEB - resumo de 5-jara ekzisto
Kiaj bezonoj por scienca kaj teknika biblioteko? Problemoj pri la elektado, enkomputiligo, formato, publikigo-formoj. Problemoj pri klasifikado kaj retroveblo de la verkoj. Post la kresko: dilemoj pri amplekso, moderneco kaj faklingva nivelo. Estonto: ĉu vikiaj ebloj aŭ tradicia e-biblioteko?

Francesco MAURELLI (GB): Lokalizado kaj hejmeniro de aŭtonoma submara roboto
Hejmeniro kaj alproksimiĝo al submara strukturo estas problemoj ankoraŭ ne plene solvitaj, ĉefe kiam temas pri autonomaj submaraj robotoj. La mediaj kondiĉoj de la submara mondo igas la problemon eĉ pli malfacila ol en aliaj robotkampoj, kiel ekz. teraj aŭ aeraj. La proponita solvo, uzante eĥosondilojn kaj videokameraojn, estis sukcese testita kaj en simuladoj kaj en reala roboto.

Jan kaj Lene NIEMANN (DK): De kie venas trankvila intervivo?
Eŭropaj konfliktoj dum la lastaj jardekoj estas ofte religie aŭ naciŝovisisme bazitaj kun multe da misfido kaj abomeno poste. Irlando kaj Eks-Jugoslavio estas ekzemploj. Ŝajne kontraŭe homoj en Sudorienta Azio, kiuj antaŭ nur du jardekoj multe suferis pro politike bazitaj konfliktoj, vivas sen misfido kaj abomeno – ĉu la „fonto“ de tiu „trankvileco“ kuŝas en la budhisma kredo kaj vivstilo? Per bildoj kaj komentoj ni volas pludoni niajn impresojn kaj opiniojn pri tiu mondo, kiu nuntempe trankvile kunvivas.

Yves Nevelsteen (BE): Enkonduko al fenomeno Vikipedio
La kontribuaĵo enkonduke koncize resumos bazajn faktojn pri interreta enciklopedio Vikipedio kaj substrekos plurajn kialojn de ĝia graveco por Esperanto-komunumo kaj similecon de la projekto kun la ideo de Esperanto. Ĝi prezentos praktike, kio kaj kiel troveblas en Vikipedio kaj kiel orientiĝi en t.n. Vikiejo. Ĝi klarigos la plej disvastigitajn miskomprenojn kaj reagos al oftaj kritikoj, kiuj homojn malmotivigas uzi Vikipedion kaj verki por ĝi. Ĝi skizos la bazajn principojn de verkado de vikipediaj artikoloj, kiu estos praktike ekzercata dum sabata posttagmeza seminario. Aparte ĝi tuŝos problemaron de fakaj artikoloj en esperanta Vikipedio (la nunan amplekson kaj kvaliton, terminologion, referencojn k.a.).

Pavla Dvořáková (CZ): Verkado de fakaj artikoloj por esperantlingva Vikipedio
Kadre de la praktika seminario la partoprenantoj sub gvido de lektoroj mem lernos kiel prilabori mallongajn fakajn tekstojn en specifa vikikodo kaj kiel enretigi ilin. Fine de la trejnado ili kapablos registriĝi, enmeti la tekston, krei internajn kaj eksterajn ligilojn, strukturigi la tekston je ĉapitroj, estigi bibliografion kaj indiki fontcitaĵojn, almeti kaj aranĝi bildmaterialojn , uzi la plej konatajn ŝablonojn, krei ligilojn al aliaj lingvoversioj k.a. La laborrezultoj estos prezentitaj kaj diskutitaj dum la dimanĉa antaŭtagmeza forumo.

PRILINGVA PARTO

Petr CHRDLE (CZ): Propedeŭtika valoro de Esperanto aplikata al malpli inteligentaj infanoj
Propedeŭtika valoro de Esperanto estas pruvita kaj teorie (Prof. H. Frank), kaj eksperimente. Nun estas montrita eblo de ĝia apliko sur infanoj kun nesufiĉa inteligenteco kun kelkaj teoriaj konkludoj, ĝis nun ne pruvitaj praktike. Celo estas, ke tiaj infanoj lernu almenaŭ bazon de cellingvo, kiu estas uzebla ekzemple en la sfero de servoj, kie ofte laboras kiel plenkreskuloj.

Věra BARANDOVSKÁ-FRANK (DE): Esperanto-fakartikoloj en „grkg“
„grkg“ estas mallongigo por kvaronjara revuo „Grundlagenstudien aus Humankybernetik und Geisteswissenschaft“, fondita en la jaro 1960 de Helmar Frank. Ĝi estas la plej malnova germana revuo, kiu daŭre okupiĝas per humankibernetiko kaj ties subbranĉoj infomacipsikologio, informaciestetiko, klerigscienco, lingvokibernetiko inkluzive de interlingvistiko k.s. Pro rilatoj de ĝia ĉefredaktoro al „Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino“ kaj al „Association Internationale de Cybernétique“, „grkg“ ekde okdekaj jaroj publikigas artikolojn ankaŭ en la angla, franca kaj Esperanto, kio kondukis al ĝia internaciiĝo. La prelego okupiĝas pri historio kaj statistiko de koncernaj Esperanto-fakartikoloj.

Wera BLANKE (DE): Knedliko – ĉu terminologie bongusta?
La prelego prezentos la rezultojn de esploreto en diverslandaj gastejoj, vendejoj kaj hejmoj, de interparoloj diverslingvaj kun amatoraj kaj profesiaj manĝoŝatantoj kaj ne laste de konsultado de kuirlibroj kaj vortaroj Esperantaj kaj ne-Esperantaj. Ĝi rigardas la koncernan nocion laŭ la kriterioj enhavo, formado kaj kuirmaniero kaj demandas, ĉu temas pri unikaĵo, ĉu pri granda familio. Eblan respondon ni serĉu en diskuto.

Josef VOJÁČEK (CZ): Esperanto, scienco kaj tekniko
Kelkaj konsideroj pri scienco kaj tekniko rilate al enkonduko de komuna neŭtrala lingvo en EU.

Miroslav MALOVEC (CZ): Pri konstruado de elektronika biblioteko-arkivo
Granda nombro de elektronikaj materialoj, kiuj troviĝas en la reto kaj en la komputiloj de privataj esperantistoj, post certa tempo perdiĝos aŭ dronos en la galimatia situacio en la Interreto, se nia movado konscie ne konstruos elektronikan arkivon.


Interesaĵoj
Poligrafiaj servoj
Turisma servo
Kondiĉoj de perpoŝta vendado
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj
Naše knihy v knihkupectví Kosmas.cz