Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto Aranĝoj Turisma servo Projektoj de EU
Language/Lingvo/Sprache
Serĉo
Aranĝoj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Aĉetkorbo

Poligrafiaj servoj

Ni proponas al vi poligrafiajn servojn por la aŭtoroj memeldonantaj siajn verkojn kaj aliaj eldonejoj: broŝurojn, librojn, prospektojn, poŝtkartojn glumarkojn kaj la ceterajn presaĵojn

Ĉu vi deziras aŭ bezonas iu ilia verko eldoni?

Jen kelkaj informoj, ke vi povu pli bone orientiĝi pri la ebloj kaj, se via intereso daŭros, ke vi povu jam provizi nin pri pli konkretaj indikoj rilate vian verkon (sendepende, ĉu vi reprezentas iun eldonejon aŭ sin mem)

Estas kelkaj principaj ebloj de nia helpo: 

  1. Se ĝi devus aperi sub nia ISBN (do KAVA-PECH estus indikita kiel la eldonejo), nia nepra kondiĉo estas, ke ĝin devus kritike kontrollegi du kontrollegantoj el aliaj lingvaj familioj, ol estas la verkisto (se temas pri faka verko unu el ili devas esti fakulo en la fako de la verko). Ne temas pri nekredo al viaj scioj, sed pri normala profesia eldonista praktiko. Iliaj rimarkoj estu por vi nur instigoj, la lastan vorton havas ĉiukaze la subskribita aŭtoro (tradukisto) - sed - se li ne akceptos iun rekomendon de la kontrolleganto, kiun ni kiel eldonisto konsideras grava, ni la verkon ne aperigos, ĉar ni neniel volas malpurigi nian nomon; aŭ ni povas aperigi ĝin laŭmende (rigardu punkton 3). Rilate la verkojn en Esperanto aldoniĝas plia kondiĉo: ja ni estas laŭ diversaj reformemuloj TRO KONSERVATIVA (kio parte pravas), do se vi strebas pri iuj fundamentaj ŝanĝoj de Fundamento, ni neniukaze povus esti la eldonisto indikita! Alia kondiĉo (pli precize ĉi tie rekomendo), ke ni povu konsenti fariĝi eldonisto: la verko havu minimume 96 paĝojn (aŭ 80 paĝojn uzante pli dikan paperon, kio faras la prezon samkosta), ĉar ni ne volonte produktas librojn sen eblo de klara surdorsa titoligo (ke ili ne estu perditaj sur la librobreto).
  2. La samo ankaŭ necesus, se vi volus, ke la libro portu du ISBN (nian kaj de alia eldonejo, kion ĉiam postulas ekzemple prof. Frank - IfK Berlin/Paderborn, por kiu ni jam produktis plurajn librojn, ke ili estu devige en difinitaj germanaj bibliotekoj). Tiukaze vi mem devus trovi kunlaborontan eldonejon en via lando, kiu devus zorgi pri la eldonejaj laŭleĝaj devoj (sendo de senpagaj devigaj ekzemleroj al difinitaj bibliotekoj, anonco al la landa ISBN-agentejo, deviga oferto al multaj bibliotekoj (laŭ speciala listo, kiun profesiaj eldonejoj posedas). Por tiu laboro kunita kun la  "vendo" de sia ISBN oni devas kutime pagi (en Germanio sufiĉe altan sumon) kaj ĉio ĉi devus prizorgi (ankaŭ finance) vi, ni nur subskribus la kontrakton pri la kunlaboro rilate la eldonon de via verko.
  3. Se vi volus, ke ni nur produktu bonkvalite la libron kiu portu ISBN de iu alia eldonejo (kion faradis ekzemple Detlev Blanke se temis pri germanlingvaĵoj, aŭ SAT), aŭ vi volus eldoni ĝin kiel memeldonisto sen ISBN, ĉiuj kondiĉoj forfalus, ĉar ni zorgos nur pri la teknologia kvalito kaj neniel interesus nin la kvalito lingva kaj enhava. Sed tiukaze vi devus aĉeti la tutan eldonkvanton, ni postulus nur du ekzemplerojn por nia arĥivo.

Ĉiukaze, se vi elektos la produkton laŭ la punktoj 1 aŭ 2 necesus, ke ni unue vidu la verkon (eblas sendi ĝin rete) kaj nur post la konatiĝo kun ĝi ni povus sendi al vi intervencele (kaj poste subskribcele) la kontraktproponon.

Se temas pri la kondiĉoj financaj (kiom vi pagus kaj kion vi ricevus por tiu pago) - tio komence estas duaranga demando, kiun ni ne povas respodi antaŭ ol vidi la manuskripton. Se ni estos ravita de ĝi kaj ankoraŭ ne havos pretan nian eldonplanon por tiu jaro, eblas, ke ni eldonu ĝin kaj eĉ pagu al vi honorarion. Se ni ne disponos pri la bezonata kapitalo sed ĝi plaĉos al ni, verŝajne temus pri iuspeca kuninvestado, do vi pagus iun antaŭpagon, kio estus efektive antaŭpago de min. 100 ekzempleroj, kiujn vi ricevus post la aperigo "senpage", Kaj se ni restos al la verko indiferenta aŭ havos ne plu disponeblan kapitalon eĉ por parto de la kostoj, ni eldonus ĝin nur se vi antaŭmendos la tutan stokon.
Rilate la distribuon post la aperigo estas ankaŭ pluraj ebloj, sed pri tio ni parolu jam individue kaj konkrete pli poste.

Indikendaj informoj pri la eldonota verko:

Por povi prijuĝi la eblon eldoni la verkon en (aŭ helpe de) la eldonejo KAVA-PECH, kaj jeskaze sub kiaj kondiĉoj, necesas koni jenajn priajn informojn:

  1. Speco de la verko: libro, muzikportanto (kompaktdisko, diskedo), kantareto kun muziknotoj, ...
  2. Konciza karakterizo (se eble resumo), kaze de libro manuskripto (aŭ minimume la unuaj 5 paĝoj, ajnaj 5 paĝoj el la mezo kaj la lastaj 5 paĝoj)
  3. Informo pri kopirajtoj: via deklaro, ke vi estas ununura aŭtoro (tradukanto), kaze de traduko indiko pri aŭtoro(j), eventuale iliaj heredantoj (se post la morto de la aŭtoro pasis malpli ol 70 jaroj) kun deklaro, ĉu vi jam traktis kun ili kaj kun kia rezulto aŭ ĉu vi almenaŭ konas kontakteblojn al ili. La samo rilate la ilustraĵojn aŭ komponiston (se temas pri muzikportanto aŭ preso de muziknotoj).
  4. Amplekso de la verko: Se eble informo en la formo de tajpnombro (inkluzive spacetojn), aŭ almenaŭ paĝnombro (indikante la linidistancon kaj grandecon de la literoj. Informo pri ĝia dfisdivido en unuopajn partojn, ....
  5. Ilustraĵoj: indiko, ĉu (kaj kiom da) inustraĵoj enestas en la verko kaj kiaspecaj: nigraj grafikaĵoj, nigroblankaj fotografaĵoj, plurkoloraj partoj (kiom da koloroj), plenkoloreco, ...
  6. Formato de la verko: grandeco de la libro celata
  7. Preferata aspekto de la verko: kvalito de uzita papero, bindmaniero, materialo kaj aspekto de la kovrilpaĝoj, ...
  8. Disponebla formo de manuskripto kaj de la ceteraj originaloj: ĉu en elektronika formo (jeskaze en kia formato) aŭ ĉu nur surpapere. Kaze de muziko, ĉu jam ekzistas “Master” kasedo aŭ necesas registrigo en studio (jeskaze kontaktoj al la plenumantoj, ĉu jam estas kun ili traktite)
  9. Preferata jura formo de la eldono ĉe KAVA-PECH: laŭ la aŭtora kontrakto (do temus komplete pri la eldonaĵo de KAVA-PECH) aŭ laŭ speciala kontrakto, tiukaze preferata enhavo de la kontrakto (nur kompleta laŭmenda produkto sen indiko de ISBN de KAVA-PECH, kunlabore kun via eldonejo aŭ persono, kun indiko pri la imago de la kunlaboro, eventuale aliaj formoj)
  10. La ceteraj indikoj, kiujn vi konsideras pripensindaj.

Ju pli precize vi priskribos viajn verkon kaj imagon, des pli preciza povas esti nia respondo.


Interesaĵoj
Poligrafiaj servoj
Turisma servo
Kondiĉoj de perpoŝta vendado
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj
Naše knihy v knihkupectví Kosmas.cz