Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto Aranĝoj Turisma servo Projektoj de EU
Language/Lingvo/Sprache
Serĉo
Aranĝoj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Aĉetkorbo

KAEST

Untitled Document

La ideo organizi renkontiĝojn de la fakuloj-esperantistoj sub la nomo Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko estiĝis antaŭ preskaŭ tri jardekoj en la tiutempa Ĉeĥoslovakio. Ni kosideru, ke tiam la alireblo de internaciaj kunvenoj estis limigita ne nur pro la vojaĝ-distancoj kaj vojaĝ-elspezoj, sed ankaŭ per t.n. „fera kurteno“, kiu tiam estis dividanta la mondon en politikajn Okcidenton kaj Orienton. La libereco de la vojaĝado estis precipe el Oriento tre limigita. Des pli valora estis ĉiu renkontiĝo alirebla ankaŭ por „orientanoj“.

La unuan serion de tiuj fakaj renkontiĝoj organizis alterne Sciencaj-Teĥnikaj Sekcioj de la landaj Esperanto-asocioj, t.e. de la slovaka kaj de la ĉeĥa. Oni nomis la aranĝojn aŭ seminario aŭ konfereco kaj, krom la unua, ĉiam estis elektita unu ĉefa faka temo. La unua AEST en la jaro 1978, okazinta en la slovaka urbo Žilina, ne havis specialan ĉeftemon, la dua 1980 en la ĉeĥa industria urbo Ústí nad Labem studis problemojn de la vivomedio, la tria 1981, denove en Žilina, detale pridiskutis la aplikadon de komputiloj, 1982 okazis la kvara AEST en la ĉeĥa urbo České Budějovice kaj atentigis la ĉeestintojn pri energio kiel tutmonda problemo, la kvina 1984, en la grava moravia industria urbo Brno (Ĉeĥio) traktis la perspektivojn de la monda nutraĵ-produktado, la sesa en la unua serio kaj la lasta „slovaka“ AEST okazis 1988 en la slovaka urbo Poprad kaj studis raciigon en sicenco kaj teĥniko. La tute lasta en la unua serio estis la seminario okazinta en la sudmoravia urbeto Strážnice, tie estis la ĉefa temo fervoja trafiko; ĉi tiun AEST oni komprenis kiel preparon de la ĉeĥaj esprantistoj-fakuloj por la 43-a kongreso de IFEF, kiu okazis en majo 1991 en Olomouc. Dum ĉiuj supre listigitaj fakaj renkontiĝoj oni ĉiam diskutis ankaŭ pri la problemoj de la faka lingvo, terminologio, nomenklaturoj. Ĉiam estis eldonita, kutime antaŭ la seminario (konferenco), prelegokolekto. Tiuj prelegokolektoj ĝis nun sendube estas interesa fonto de fakaj tekstoj, kaj el la vidpunkto terminologia kaj el la vidpunkto pure faka, eĉ se ni konsideras, ke sciencoj de tiuj tempoj plu evoluis.

Post la unua serio sekvis relative longa paŭzo – novembre en 1989 okazis en Ĉeĥoslovakio politika renverso, cetere tiu trafis tiutempe ĉiujn „orientajn“ Eŭropajn ŝtatojn. Kaj la politika „tertremo“ kaŭzis ankaŭ ekonomian ĥaoson – la fakuloj-esperantistoj devis zorgi pri aliaj gravaj aferoj, iam temis eĉ pri la ekzisto de la Esperanto-asocioj mem.

Nur post preskaŭ unu jardeko transprenis la ideon de tiuj utilaj fakaj entreprenoj la Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petro Chrdle – KAVA-PECH. La unua kunveno kiel „kolokvo“, la ceteraj kiel „konferenco“, tial oni ekuzis la mallongigon KAEST, kiu nun jam estas konata en la Esperanta faka medio.

La unua KAEST 1998 okazis en Prago, ĉefurbo de Ĉeĥio. La ĉefa temo estis Modernaj rimedoj de komunikado, la du ceteraj temoj studis la terminologiajn problemojn de aplikoj de Esperanto kaj diversajn temojn el scienco kaj teĥniko. Oni aŭdis sume 24 prelegojn, 7 pri la ĉefa temo.

La dua KAEST 2000 okazis denove en Prago. La ĉefa temo estis Ekonomio sojle al la tria jarmilo. Pri la ĉefa temo parolis sume 7 prelegoj. Eĉ pli multe da prelegoj studis la temon Terminologiaj problemoj de Fakaj Aplikoj de Esperanto – sume 10. La ceteraj 4 prelegoj estis pri diversaj fakaj temoj.

KAEST 2002 okazis en la urbeto proksime de Prago – Dobřichovice, nome ĉi tie estas ankaŭ la sidejo de la firmao KAVA-PECH. Oni difinis kiel ĉeftemon: Elektronikaj rimedoj. Pri tiu temo parolis 7 prelegoj. La ceteraj 16 studis la terminologiajn problemojn de Esperanto kaj la diversfakajn temojn. Fine de ĉi tiu konferenco oni ankaŭ decidis, ke ĉiuj venontaj KAEST (organizataj de la firmao KAVA-PECH) okazos en Dobřichovice, pro la favoraj kondiĉoj – kaj loĝado kaj prelegoj „sub unu tegmento“, nome en la pensiono Sokol.

KAEST 2004 havis du temojn, nome Fake pri Esperanto, kiu celis la terminologiajn kaj ĝenerale faklingvajn problemojn, kaj Esperante pri Sciencoj, kiu studis diversfakajn aferojn. La unua temo enhavis 8 prelegojn, la dua 3.

KAEST 2006 traktis pri tri sekcioj: Lingvo kaj Interreto, pri ĉi tiu moderna kaj tre interesa temo parolis 6 prelegoj; la dua sekcio Studoj pri la lingvo informis ne nur pri la pure terminologiaj aferoj, sed ankaŭ pri la historio de Esperanto, pere de 6 prelegoj; Natursciencaj studoj en 4 prelegoj tuŝis precipe vivomedian kaj laborhigienan fakon.

KAEST 2008 havis du sekciojn: Ĝenerala faka parto enhavis 10 prelegojn, Prilingva parto 5 prelegojn. La temaro intence ne estis rigore limigita, estis prezentitaj prelegoj el la plej diversaj fakoj, pluraj tre specialaj kaj interesaj. Dum la konferenco okazis ankaŭ seminario pri Vikipedio, kun la flankoj kaj teoria kaj praktika, kiu kaŭzis fortan eĥon.

Oni menciu, ke por KAEST, t.e. en la dua serio de ĉi-specaj entreprenoj estis elektita alia procedo en la eldonado de la prelegokolektoj – ankaŭ nun al ĉiu KAEST apartenas la presita prelegaro, sed la prelegokolektoj estas eldonitaj post la kunveno, ke la aŭtoroj povu eventuale modifi siajn prelegojn post la okazinta diskuto. Menciinde estas ankaŭ, ke la kolektoj estas altnivele presitaj, ĉiu kiel libro kun sia ISBN. La Esperantajn tekstojn de la prelegoj akompanas resumoj en la angla, germana kaj ĉeĥa lingvoj. La kolekto KAEST 2006 enhavas ankaŭ la francajn resumojn.

Dum KAEST kunvenadis kutime 4 – 5 dekoj da fakuloj. Krome en Dobřichovice en la „familia“ medio de la pensiono Sokol. Oni povas diri, ke la tradicio AEST – KAEST jam firme enradikiĝis en la medion de eŭropaj fakuloj-esperantistoj. Dum KAEST prelegis fakuloj kun la multjara scienca reputacio, sed la pordo estis malfermita ankaŭ por la junaj fakuloj. La organiza motoro de ĉi tiuj KAEST estis estro kaj posedanto de la firmao KAVA-PECH s-ano Petro CHRDLE. Pri la fakenhavo kaj pri la prelegokolekto de KAEST 1998 zorgis s-ano Miroslav MALOVEC, dum la ceteraj KAEST transprenis tiun taskon s-ano Zdeněk PLUHAŘ.

Oni ankoraŭ menciu, ke per KAEST 2008 finiĝis la dua serio de ĉi-specaj fakaj kunvenoj. Ekde la venonta konferenco transprenas la stafetaĵon faka organizo specialiĝinta ĉefe pri retaj projektoj, nome la organizo E@I mailto:E@I (Edukado@Interreto mailto:Edukado@Interreto), kunordigata fare de s-ano Peter BALÁŽ. Eblas diri, ke la organizado revenas al Slovakio, kie okazis en la jaro 1978 la unua AEST, t.e. kie staris ĝia lulilo.

Zdeněk Pluhař, 2009


Interesaĵoj
Poligrafiaj servoj
Turisma servo
Kondiĉoj de perpoŝta vendado
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj
Naše knihy v knihkupectví Kosmas.cz