Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto Aranĝoj Turisma servo Projektoj de EU
Language/Lingvo/Sprache
Serĉo
Aranĝoj
Kongresoj
Konferencoj
Seminarioj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Aĉetkorbo

Esperantem za tři měsíce (per Esperanto post 3 monatoj)

Chrdle, Petr; Chrdlová, Stanislava

 

ISBN 80-85853-84-1

184 paĝoj

20 x 14 cm

6,90 EUR

broŝura

Lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj kun enmetitaj 20 konversaciaj lecionoj kaj legolibro. Ĝi aperas jam en la 3-a eldono. Tamen, temas fakte pri la nova libro, ĉar ĝi estas relaborita kaj kompletigita kompare kun la antaŭaj eldonoj. La legolibro, kiu estas nedisigebla parto de la lernolibro, estas plene relaborita. Kompleneble, aktualigita estas ankaŭ la parto informanta pri la realaĵoj de la Esperanta mondo kaj aldonitaj listo de internaciismoj kaj tabelo de mallongigoj ofte uzataj en Esperanto-tekstoj.

 Prelegoj

Studento Petr Melichárek proprainiciate ellaboris al la lernolibro ekzercaron libere alireblan sur la Interreto en tiom alta kvalito, ke la plikomputila gazeto Computer ne nur alte pritaksis ĝin (4,5 steloj el 5 eblaj), sed ĝi eĉ deklaris ĝin taŭga ekzemplo por la ceteraj eldonejoj de lingvaj lernolibroj - vd.: http://www.kava-pech.cz/esperantemzatrimesice

Enhavo de la libro:

La unua lekcio:

Recenzo (Marek Blahuš):

La libro Esperantem za tři měsíce (“Esperante post trimonata studo”) montras, ke bonan lernolibron de fremdlingvo por memlernantoj eblas krei eĉ tiam, se la leganto dediĉu al la studado nurajn 3 monatojn. Helpas ĝin en tio evidente ankaŭ mem la instruata lingvo – esperanto estis nome kreita tiel, ke ĝi estus ellernebla esence pli rapide ol aliaj lingvoj. Ankaŭ tial eblas tiom rapide atingi nivelon sufiĉantan por ordinara komunikado. Antaŭaj lingvoscioj estas avantaĝo, sed al diligentaj studantoj la aŭtoroj promesas sukceson eĉ tiam, se ĝenerale ili ne posedas la “lingvoĉelojn”. La akiritajn sciojn de esperanto oni povas uzi en korespondado, legado, aŭskultado de radio aŭ televido, aŭ per partoprenado de internaciaj renkontiĝoj.

La lernaĵon kovras 60 lecionoj, dividitaj po kvin en unuopajn semajnojn (lundo ĝis ĵaŭdo plus unu semajnfina ripetleciono). La unuaj 40 okupiĝas pri gramatiko. La gramatikaj reguloj estas en ili eksplikataj koncize, tiel ke la plejmulton de la teksto konsistigas rekte esperantlingvaj ekzemploj kun ĉeĥaj tradukoj. Kiam kroma klarigo estas bezonata, ĝi troviĝas enkrampe rekte ĉe la koncerna esprimo. En la ripetlecionoj oni taskas la leganton traduki du kontinuajn tekstojn el la ĉeĥa en esperanton, resp. inverse; sian tradukon ŝli povas kompari kun provizita modeltraduko.

La ceteraj 20 lecionoj okupiĝas pri vortprovizo kaj temas fakte pri malgrandaj vortaretoj pri diversaj temoj. Inter tiuj oni ne ellasis eĉ pli specialigitajn kampojn kiel interreto aŭ klerigado. La semajnfinaj lecionoj en ĉi tiu parto ne plu diferencas de la aliaj, sed por ekzercado oni povas utiligi la legolibron. Tiu plenen okupas la lastan trionon de la lernolibro kaj enhavas 18 artikolojn. Reprezentitaj estas tradukoj de ĉeĥa kaj eksterlanda beletroj kaj fakliteraturoj, samkiel fragmentoj de verkoj origine verkitaj en esperanto. Por legado de la tekstoj oni povas uzi esperanto-ĉeĥan vortaron, ekhaveblan ĉe la eldonejo. Mi rekomendas utiligi ankaŭ la bonege ellaboritajn ekzercojn por la lernolibro, haveblajn interrete.


Interesaĵoj
Poligrafiaj servoj
Turisma servo
Kondiĉoj de perpoŝta vendado
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj