|
|
Gramatiko de Esperanto
Malovec, Miroslav
|
|
|
|
ISBN 80-85853-47-7
144 paĝoj
20 x 14 cm
13,50 EUR
broŝura
|
|
|
Eĉ grandaj komplikaĵoj de Esperanto estas klarigitaj per simpla kaj komprenebla maniero. La antaŭparolon verkis prezidanto AdE G. Mattos. Pro la erĉerpiĝo de PAG nun temas pri la plej kompleta gramatiko de Esperanto aĉetebla en librovendejoj kaj libroservoj.
|
|
Untitled Document
El la recenzo de la prezidanto de AdE
..mi legis ĝin per akutaj okuloj ... spite de siaj ne tre multaj paĝoj, la nun
prezentata libro de MM havas ambician celon .... la verkinto ne nur volas instrui
la lingvon, sed ankaŭ rĉigi la vortostokon de siaj legantoj (7-a parto), indiki
al ili la vojon al la beleco de la lingvo (8-a parto), kaj instigi ilin traduki
el siaj gepatraj lingvoj en Esperanton (9-a parto) ....
Ankaŭ la unua ĉapitro de lia Gramatiko de Esperanto ne estas kutima ĉe tiaj
instruaj libroj: Lingvoevoluo. Tie li honeste konfesas siajn celojn: ' iu esperantisto
tendencas apliki en Esperanto kutimojn kaj idiomaĵojn en sia gepatra lingvo,
sed ĉar ili tre diferencas ĉe unuopaj naciaj lingvoj, estis necese detale prilabori
la gramatikon kaj por ĉiu stila problemo trovi solvon kiel eble plej logikan
kaj internacian'.
... la bona fakto estas, ke la gravaj punktoj de la lingvo estas tuŝataj en
facila maniero kaj kun bonaj ekzemploj. La libro respondas al la plej oftaj
problemoj de nia regula, sed tute ne facila lingvo!
... mi devas danki la verkinton por la profito, kiun mi havis dum la lego de
lia libro... Kaj tiun saman profiton mi garantias al aliaj estontaj legantoj!
Geraldo Mattos
|
|
|