|
Untitled Document
SEKVANTE SPUROJN DE PŘEMYSL PITTER
Mi estis deknaŭjara. La terura milito proksimiĝis al la fino. Oni likvidis
nian gimnazian klason kaj nin, studentojn, anojn de la okupita lando (t.n. Protektorat
Böhmen und Mähren), oni vestis en uniformojn de Technische Nothilfe, helpa organizo
de Wehrmacht (germana armeo), taskis al ni likvidi damaĝojn kaj homrestojn post
la aeratakoj kaj fosi kavajn ŝirmejojn por germanaj ĉasavioj Messerschmidt.
La majo 1945 alportis al granda parto de la ree libera Ĉeĥoslovakio jubilojn
kaj dankojn al la venka soveta armeo, sed ankaŭ ombrojn pro la makuloj, kiujn
kunportis iom sovaĝintaj armeanoj post la kvinjara senkompata murdado.
En mi miksiĝis inklino al la bonkoraj, simplaj, ofte sinceraj sovetaj armeanoj
kun la abomeno al la brutalaĵoj, pri kiuj ilia prezento multloke atestis kaj
kiuj fortigis mian kontraŭmilitan sintenon. Mi aliĝis al la tutmonda Internacio
de Militkontraŭuloj (War Resisters International) kaj serĉis idean subtenon
de miaj starpunktoj diversloke, ĉe Tolstoj, Gandhi, Rolland, hinda vedanto.
En la jaro 1948 oni alvokis min al dujara deviga soldatservo. Mi rifuzis akcepti
trejnadon en lernejo por oficiroj, mi fiaskis en suboficira lernejo kaj en specialaj
kursoj.
Revenante post dujara servo kiel simpla soldato en la normalan civilan vivon,
mi elserĉis en Prago elstaran militkontraŭulon, kiu en la periodo inter la unua
kaj dua mondmilitoj apartenis al gvidaj aktivuloj de la pacifista movado en
centra Eŭropo. Nun li estis direktoro de Milíč-domo, elstara edukejo por junularo
en la praga kvartalo Žižkov. Li nomiĝis Přemysl Pitter kaj li fariĝis mia modelo
por la tuta vivo. Li estis je unu generacio pli aĝa ol mi; mi serĉis ĉe li konsilojn
en porpacaj, edukaj kaj entute en ĉiuj gravaj problemoj de la vivo.
Venante al Milíč-domo aŭ revenante de ĝi, mi kelkfoje paŝis laŭ la montrofenestro
de verkista asocio. Tie min altiris verso de poeto, kies nomon mi jam forgesis,
sed kies verson mi de tiu tempo ligis kun Přemysl Pitter, mia spirita modelo.
El mia revado juna, logplena
aŭtune modesta restas deziro
ke mia prafilo kresku pli bona*
post mia stumblanta vaga viviro
Jes, Přemysl Pitter lasis profundajn spurojn en la vivo de ĉiu homo, kun kiu
li konatiĝis. Per sia aliro al ĉiu kaj per sia peno kompreni ĉies problemojn
li enkreskis en koron de multaj homoj. Li neniam diris MI. El ĉiu lia faro,
el ĉiu lia vorto radiis ideo, al kiu li servis. Jes, li servis sen akcenti „mi
servas“. Sen troigo plene validis lia devizo: „Mia vivo ne apartenas al mi“.
Tio spegulis ekzakte sentojn kaj vivkredon de homo, kies vivkoncepto kristaliĝis
dum teruraj militaj travivaĵoj en batalejoj de la unua mondmilito, dum kiu la
rekruto por alies interesoj perdas en bataloj ĉiun spuron pri senco de la vivo.
Kaj Přemysl Pitter trovis eliron el la marasmo de la hombuĉado, kiun li travivis.
Li trovis sian kredon.
Bedaŭrinde nur unu jaron daŭris mia vizitado al Milíč-domo, nur rare mi havis
eblon aŭdi liajn profundajn ideojn pri milito kaj paco. Li, gvidanta pacifista
aktivulo el la periodo inter la du mondmilitoj, sciis esti sincera eĉ en tiklaj
problemoj. Li kritikis mian sintenon dum mia soldatservo, kiu endanĝerigis mian
sanon kaj kiu dum mia servo nur pro hazardo ne finiĝis per severa juĝa kondamno
pro neplenumo de gravaj soldataj devoj. Mi admiris lian edukan laboron, kiu
spiris el la atmosfero de la eduka domo. Sed liaj amikoj diris al mi: „Nun,
tio estas nur pala rebrilo de tio, kio regis en Milíč-domo. Komunistoj malfaciligas
lian laboron ĉiupaŝe. La situacio fariĝas neeltenebla.“
Kaj vere. Mi ne supozis, ke nia komuna feria restado en lia somera sanigejo
en Mýto ĉe Pilzeno, en la rondo de liaj plej proksimaj
kunlaborantoj, estas la lasta okazo vidi lin. Subite li adiaŭis nin. Nur poste
mi eksciis, ke la 24a aŭgusto 1951 estis la tago, kiam li adiaŭis nin kaj sian
patrujon por ĉiam. Li fuĝis el sia patrujo kaj eniam plu li tien revenis. De
tiu tempo mi povis nur rare aŭdi lian voĉon el eksterlanda radio, kiun la komunistoj
sciis efike ĵamadi. Pli intensa restis nia skriba kontakto. Krome mi estis bonŝanca
ricevadi preskaŭ senĝene lian ciklostilan gazeton Hovory s pisateli (Interparoloj
kun korespondantoj). En la jaro 1968, dum la tiel nomata Praga printempo, iom
malstreĉiĝis la politika premo kaj mi fine rajtis posedi pasporton kaj viziti
amikojn en Nederlando. Mi bedaŭras, ke mi ne povis realigi lian kelkfoje ripetitan
inviton viziti lin en Svisio, ĉar post la invado de la sovetaj armeoj denove
firmiĝis nia vasaleco kaj oni forprenis de mi la pasporton.
Přemysl Pitter forlasis ĉi tiun mondon en la jaro 1976. Tamen lia fidela tutviva
kunlaborantino Olga Fierz plu tenis kontaktojn kun lia amikaro kaj daŭrigis
la eldonadon de lia Hovory. La jaro 1989 alportis al Olga Fierz esperon denove
vidi Pragon kaj sian amatan Milíč-domon. Sed ŝi mortis tuj la postan jaron kaj
sian duan patrolandon ŝi ne revidis plu.
Mi ricevis invitilon partopreni festan renkontiĝon okaze de la 70a jardeveno
de la malfermo de Milíč-domo la 11an de oktobro 2003. La renkontiĝo revivigis
miajn memorojn. Hejme mi rerigardis mian neniam bonordigitan arkivon kaj neatendite
mi trovis leteron de Přemysl Pitter el la 11a de januaro 1976. Kaj min frapis
la ideo lige al la dato: Precize post kvin semajnoj mi ricevis informon pri
la foriro de Přemysl el ĉi tiu mondo. Kiam li skribis la leteron, do li estis
jam grave malsana. Eble li skribis ĝin en la zurika malsanulejo, en kiu li en
februaro, post kvar semajnoj, mortis. Tamen: en lia letero nek unu vorto pri
lia malsano. Li ne kutimis skribi pri siaj personaj problemoj. Tuj en la unua
alineo li denove instigas min viziti lin. Kaj mi haltas ĉe la frazo, kiun mi
antaŭ 29 jaroj verŝajne ne komprenis en ĝia urĝa senco: Sed estu tio baldaŭ!
En tiu momento li verŝajne forgesis, ke mi estis perfekte prizorgata malliberulo
de la ĉeĥoslovaka vasala ŝtato.
La urĝiga frazo nun penetris en mian konscion kaj iom min turmentis. Ĉu vekiĝis
la konscio por memorigi min, ke iam ni neglektas kompreni unu la alian? Kial
mi tiam vizitis kun mia familio Nederlandon kaj ne akceptis lian inviton en
Svision? Mi certe informis lin, ke tuj poste oni forprenis de mi la pasporton,
li nur en tiu momento forgesis tion. Eĉ se mi ĉi tiun leteron tuj respondus,
ĝi certe venus jam tro malfrue. Jen mia peza ŝuldo, nerepagebla ŝuldo, tia,
kiu pezigas homon por ĉiam.
Dum 40 jaroj la nomo de Přemysl Pitter estis komplete forigita el la memoro
de la ĉeĥa nacio. En novembro 1989 fine kolapsis jam ne plu koherebla soveta
enplantejo. Kaj kiam mi retrovis la lastan leteron de Přemysl, mi konfidis al
nia komuna amiko: mi mildigos mian ŝuldon per prezento de medaliono pri Přemysl.
Mi trovis komprenon ankaŭ ĉe la dua amiko de Pitter kaj kiam mia filo promesis
subteni min, mi decidis konatigi kun lia vivo komunumon, kiu pli bone ol multaj
aliaj komprenos la altajn humanismajn horizontojn de Přemysl Pitter. Mi deziras,
ke la vasta legantaro internacia trovu ĉe Pitter vivekzemplon, kiu servu kiel
savzono dum la serĉado de helaj horizontoj en nia ofte ombriĝanta monda atmosfero.
Mi tre deziras, ke la spuroj de la heroo de amo Přemysl Pitter, enpremitaj ĉefe
en Svisujo, Israelo kaj la Federacia Respubliko Germanio, plu vastiĝu ankaŭ
tra Ĉeĥio en ceterajn landojn de la mondo.
Karel Kraft
|