|
ENKONDUKO
La fama Germana aŭtoro
Thomas Mann siatempe plenigis plurajn dikajn volumojn per sia romanego "Jozefo
kaj ties Fratoj". La ĉeĥa Valdemar Vinař prenis malpli da tempo kaj malpli da papero
- eble li estis malpli pacienca ol la fama germana verkisto; eble li simple
temperamente diferencis de li; eble troviĝas
alia kialo. Kiel ajn: lia "Skandalo pro Jozefo" fariĝis
speciala libreto.
Ĝi
kompreneble romaneske traktas la temon, ne kvazaŭ
predikade. Sed la aŭtoro
ja ne pretendas ofici pastore, ĉu ne? Tamen, la bazajn donitaĵojn de la Biblia rakonto li sufiĉe fidele sekvas. Kion li aldonas, estas la persona spico de la
diversaj roluloj: la negrino kiu unuaĉapitre rakontas, estas majstre pentrita. Kaj kion ŝi diras, estas tiel trafa! Ankaŭ
la edzino de Potifar, Jozefo mem kaj la ceteraj personoj fariĝis
majstre realecaj, kvazaŭ
ni ĉeestus ian, en pluraj ekleziaj rondoj nun tre laŭmodan
"Biblio-dramon".
Por tiuj, kiuj eble ne konas Biblio-dramon, mi iom klarigu: grupo da homoj,
sub bona gvidado, elektas iun Biblian rakonton. En ĝi
la diversajn rolojn ili kune identigas; tio povas esti kio ajn: homoj, anĝeloj,
eĉ Dio mem, sed ankaŭ
povas esti tento aŭ
iu besto - kondiĉe nur, ke en la koncerna rakonto tiu havu veran rolon. Poste ĉiu elektas por si difinitan rolon; por ĉiu rolo estu minimume po du homoj - interalie por eviti, ke oni
faru el ĝi
"nuran" teatro- prezentadon. Ankaŭ
publiko komplete mankas, por ke neniu sin sentu bremsata de scivolemuloj. Poste
sekvas ege grava ero en la tuta procezo: oni devas "enviviĝi"
en la rolon, laŭte
asociiĝante.
En unu el la lastaj stadioj, ĉiuj kvazaŭ-teatre
(sed ja sen publiko!) prezentas sian rolon - al si mem kaj al la ceteraj.
Precipe por homoj, kiuj tiamaniere unuafoje en sia vivo spertas, sentas kaj
travivas "en sia korpo", kion signifas por ili mem iu Biblia rakonto,
ankaŭ
emocie, ĉi Biblio-dramo povas esti vere riĉiga.
Tiu ĉi libreto, do, iel vekas ĉe mi la impreson kvazaŭ
temus pri reverkado de tia spertita Biblio-dramo: tute persona, sed santempe
bone sincera kaj respektema prezentado de l`olda, konata historio malnovtestamenta
pri Jozefo. Laŭ
mi ĝi
estas nepre leginda.
Gerrit Berveling
Remonstranta pastoro (Nederlando)
|