|
Untitled Document
Leĝera rakontaro ne nur por infanaro. (La recenzo de Aleksandro GALKIN)
Dum infanaĝo mi plej ŝatis ne longajn, kaj pro tio enu(ig)ajn, rakontojn (kiuj
estis lacigaj por mia ankoraŭ nematura infana legkapablo), sed la mallongajn,
kie sur tri-kvar paĝoj disvolviĝas la tuta ideo: subtila enkonduko de la ĉefroluloj,
rapidega evoluo de la eventoj, tuja kulmino kaj subita elnodigo, - plej perfekta
legaĵo por infano. Estas paradokso ke kvankam multaj bonegaj tiutipaj libroj
ekzistas en pluraj naciaj lingvoj (ekz. rakontaroj de ZOŜĈENKO en la rusa kaj
O. HENRY en la angla), mi neniam vidis Esperantan aŭtoron kiu originale verkus
en tiu stilo... Ĝis la libro Rakontoj ne nur ŝercaj.
La libro plene trafis miajn atendojn pri ĝi - vere, nur kelkaj rakontoj estas
pli ol tri paĝojn longaj, leĝere verkitaj kun rapida evoluo kaj subita, sed
ja tamen logika, fino. La titolo de la libro tre trafe priskribas la rakontaron
- vere, la rakontoj estas ne nur amuzaj, sed ankaŭ ofte pensigaj. Ĉiu rakonto
sendube estas edifa - ĉiu celas ne nur distri, sed doni al ni eron da moralo,
komuna saĝo aŭ viva sperto.
Tamen ne kredu la titolon ke en la libro vi trovos nur rakontojn. La aŭtoro
multe eksperimentas kaj miksas en la libro ĉiaspecajn rakontojn: fabelojn, fablojn,
parabolojn, versojn kaj eĉ kelkajn teatraĵojn. Ĉiu sekva rakonto tiom malsimilas
kompare al la antaŭa, kaj stile kaj enhave, ke oni ĉesas miri pri la inventemo
de la aŭtoro. La koncernaj temoj varias de la trista sorto de indianoj kaj kavalira
historio ĝis la sekvoj de blinda planado kaj cara danko.
Ne, ne pensu ke la rakontoj estas iuj abstraktaj rezonadoj pri la vivo kaj pri
homoj, tute ne - ĉiu rakonto estas ekstreme konkreta, temas pri konkretaj homoj,
vivantaj inter ni, kaj prilumas interesajn nuancojn de la homa vivo. Jen, ekzemple,
unu rakonto detale priskribas, kiom da plago kaj problemoj povas porti simpla
instalo de hejma telefono. Jen en alia oni detale priskribas kiel fariĝi la
plej populara kaj vendata aŭtoro ĉe la nuna ne tro elektema publiko. Jen en
la tria oni instrukcias kiel ĝuste mortigi leporojn. Ĉiu rakonto ŝajnas komence
nur amuza kaj porinfana, sed tra tiu supraĵa amuzeco ofte trabrilas grenoj de
realisma kaj iom cinika vivaliro.
Nur iomete maldolĉigas la impreson tamen la lingvo de la rakontaro. Foje aperas
strangaj aŭtoraj esprimoj, ekzemple "scie" (= sciante), "meti
la manon" (= doni la manon), "kromordinara" (= eksterordinara).
Iom frapis min ankaŭ troa emo al E-finajoj kaj kelkaj aliaj nekutimaĵoj. Interese
ke ili pli oftas en la unuaj rakontoj, post 4-5 rakontoj la stilo glatiĝas kaj
sekvas ĉiujn normojn de moderna Esperanto. Pro tio mi havis la impreson ke la
rakontoj estas ordigitaj en la kronologia sinsekvo: komence la plej fruaj, poste
- pli malfruaj.
La libron malfermas enkonduko, "la lasta adiaŭo kun la patro", fare
de la filino de la aŭtoro. La historio de la libro estas ne malpli interesa
ol la rakontoj mem - oni hazarde trovis la manuskripton, diversajn rakontojn
sen komuna titolo, inter la notaĵoj de forpasinta Vladimír VÁŇA. La rakontoj
fariĝas granda malkovro ne nur por Esperanto-publiko, sed ankaŭ por lia familio
mem. Neniu en lia propra familio sciis ke li verkas rakontojn. Kaj tiom interesajn
kaj vasttemajn!
Ĝuu tiujn belajn, foje tre naivajn, foje cinikajn rakontojn, kaj vi rigardos
la vivon de alia angulo!
|