|
La famkonata kontraŭmilita romano de la ĉeha verkisto Jaroslav Hašek „spicita“
per la ilustraĵoj de la konata ĉeĥa pentristo Josef Lada, tradukita de Vladimír
Váňa. La romano estas parte aŭtobiografio de la aŭtoro mem – la aventuroj de
la soldato Ŝvejk plurloke similas al tiuj de Hašek. Iom koncize dirite temas
pri la travivaĵoj de la simpla absolute malmilitema homo, kiu estis perforte
eltirita el la paca vivo kaj ĵetita en la teruran unuan mondmiliton. Nia heroo
kolizias mulfoje, en la milita armea medio, kun la misformitaj karakteroj de
diversrangaj potenculoj, kaj armeaj kaj civilaj, li kolizias ankaŭ kun la absurdeco
de la kruela milita medio. Tamen nia brava soldato solvas ĉiujn problemojn,
kiuj trafas lin, kun humuro kaj ofte eĉ kun akra ironio, ŝajnigante sin iom
stulta. Lia sinteno en similaj situacioj fakte prezentas en la ĉeĥa literaturo,
kaj eĉ ekster ĝi, la fenomenon „Ŝvejk“.
La verko estis tradukita en vicon da lingvoj. En Esperanto jam antaŭ jaroj
aperis fragmentoj eldonitaj de SAT kaj de KAVA-PECH. Nun eniras Esperantujon
la kompleta traduko de la fama romano envicigita en la serion „Oriento-Okcidento“
kiel ties 38-a numero, kun la antaŭparolo de Renato Corsetti.
Recenzo: Ruzo en rifuzo (Stefan MACGILL)
Al la serio "Oriento-Okcidento" de UEA aldoniĝas ĉi tiu bele bindita
kaj eldonita libro. La jam abunde tradukita verko aperas nun komplete en Esperanto.
Hasek mem travivis la unuan mondmiliton, en kiu mortis 15 milionoj da personoj,
inkluzive de miliono da soldatoj el la
aŭstra-hungara armeo. Lia reago estis ĉi tiu libro, verkita en 1921-1922, sed
li mortis en 1923, fininte nur kvar el la ses planitaj partoj.
La heroo, kvankam laŭte proklaminta deziron lojale batali por la imperiestro,
renkontas serion da malliberejoj, malsanulejoj kaj internigejoj, vidas homojn,
kiuj ne povas aŭ ne volas batali, kaj diversajn absurdajn vizaĝojn de la milita
maŝinaro kaj devas iel defendi sian identecon. La verko tiom penetris en la
ĉeĥan konscion, ke ekzistas la verbo "svejkovat" kun la signifo "per
ruzo travivi". Kvankam plejparte rakonta kaj intim-scena, fojfoje la verko
levas sin al pli alta rigardo, kiel fine de unu el la komencaj ĉapitroj: "Kaj
ie en la foraj malproksimoj de la historio, ŝvebas al Eŭropo la fakto, ke la
morgaŭo detruos ankaŭ la planojn de la nuntempo."
Hašek pioniris novan verkstilon, analogan al tiu de la tiutempaj dadaismaj
pentristoj. Iuj opinias, ke tiu rekta, senornama stilo estis komenco de tradicio,
sekvata poste de Hemingway,
Fitzgerald, Faulkner kaj aliaj. Aserteblas, ke ĉi tiu estas pionira kontraŭ-milita
romano. La aŭtoro de la difina tiuspeca romano pri la dua mondmilito Joseph
[jozef] Heller mem legis la libron Svejk kaj konfesis, ke sen tiu sperto lia
romano "Kaptilo 22" neniam estus verkita.
Mi ne povas kompari la tradukon kun la ĉeĥa originalo, sed ĝi bone legiĝas
kaj klare transdonas sentojn de ironio kaj satiro. Ĝi rajtas teni sian kapon
alte, kompare kun fragmentoj el diversaj tradukoj al la angla. Gratas nur la
kelkfoje ripetita "ke mi igos vin
malliberigi" -- ĉu eraro, ĉu klopodo redoni ĉeĥan misparolturnon?
La reagoj de Svejk ridigas pro la ŝajna manko de logika ligo inter burokrataj
demandoj kaj liaj respondoj. Mezurilo de traduk-kvalito estas, kiom traduko
lasas al vi konkludi, ke Svejk
estas efektive stulta aŭ ke li ruze ŝajnigas/uzas tiun stultecon kiel traviv-teknikon.
La esperanta traduko konvene starigas la demandon, sed lasas ĝin malferma. Ankoraŭ
plia literatura klasikaĵo nun havebla nialingve.
Fragmento
|