|
New Page 1
Ekoturisma Seminario okazos 2006-07-01/08
en la urbeto DOBŘICHOVICE kaj ties ĉirkaŭaĵo. EKOTUR2006 estos tiamaniere
organizata, ke la belecon de la regiono ĉe la rivero Berounka povos ĝui
kaj biciklantaj kaj piedirantaj ekoturistoj.
Dobřichovice
troviĝas 8 km sudokcidente de la limo de Prago, per trajno 23 km de la
praga ĉefa stacio (Praha hlavní nádraží), en la bela valo laŭlonge
de la rivero Berounka. La urbeto havas proksimume 3 mil
loĝantojn. Nur 9 km de ĉi tie troviĝas unu el la plej konataj ĉeĥaj kasteloj
Karlštejn, proksima estas ankaŭ Bohemia Karsto kun la grotaro
de Koněprusy.
Poznámka pro členy ČES
a SKEF
|
|
La kastelo
Karlštejn staras sur la kalkoŝtona roko, 319 m super marnivelo,
en la samnoma urbeto. Temas pri la nacia kultura memoraĵo apartenata al la supro
de la gotika arĥitekturo el la 14-a jarcento. Ĝi estis konstruata dum la jaroj
1348 - 1357. Interese estas, ke ĝia ĉefa celo ne estis, kompare kun la plejmulto
da tiutempaj kasteloj kaj burgoj, servi kiel militista fortikaĵo. Ĝi estis planita
kiel firma luksa reĝa loĝkastelo kaj samtempe kiel firma deponejo de la reĝaj
kronjuveloj.
Bohemia
Karsto kaj ties plej konata loko Grotaro de Koněprusy
troviĝas sudokcidente de Prago, proksime de la urbo Beroun (ĉ. 5 km suden).
La grotaro estas trietaĝa sistemo de grotoj en devonia kalkoŝtono, kiuj estiĝis
pro la erozio fare de akvoj riĉaj je karbona dioksido. Inter la plej supra kaj
la plej malsupra grotoj estas altodiferenco de 70 m. Ili estis malkovritaj relative
antaŭ nelonge, en la j. 1950, hazarde dum la minado de kalkoŝtono. Plejparte
alireblaj por la publiko ekde la j. 1959 pere de dukilometra vojo. La grotoj
estas ornamitaj de admirindaj gutoŝtonoj, speciale vidindaj estas t. n. rozoj
de Koněprusy, kiuj ne estas videblaj en aliaj karstoj. En la grotoj estis trovitaj
ostoj kaj iloj de pratempaj homoj, el la epoko antaŭ 50 000 - 60 000 jaroj.
En la supra etaĝo de la grotoj estis ankaŭ trovitaj restaĵoj de la laborejo
de la mezepokaj monfalsistoj.
Dum la Seminario vi povos viziti ankaŭ la ĉefurbon de Ĉeĥio - Pragon.
Estas menciinde, ke la ĉefurbo fieras ne nur pri multegaj valoraj konstruaĵoj
de diversaj arĥitekturaj stiloj, ekde la frua mezepoko ĝis novepoko. Sur la
teritorio de Prago troveblas ankaŭ pluraj lokoj interesaj el la vidpunkto ekologia,
resp. naturprotekta. Estu menciitaj nur ekz. la valo de Šárka, la valoj
Prokopské kaj Dalejské, la barita arbaro Hvězda.
La programo
EKOTUR2006 estos tiamaniere organizata, ke la belecon de la regiono ĉe la
rivero Berounka povos ĝui kaj biciklantaj kaj piedirantaj ekoturistoj.
Dum la tago ekskursos du memstaraj grupoj - biciklistoj kaj piedturistoj, vespere
ili kune povos diskuti pri la plej diversaj ekoturismaj kaj ekologiaj temoj.
Partoprenkotizoj
La partoprenkotizo inkuzivas la preparlaboron, luon de la klubejo kaj la ceterajn
fiksajn elspezojn. La kotizo enhavas nek loĝad-kostojn, nek manĝojn, nek
asekuron!
| Landa kategorio kaŭ UEA |
A |
B |
| Partoprenkotizo en eŭroj (€) |
30,00 |
15,00 |
Loĝado
Ĉiuj partoprenantoj loĝos en la pensiono SOKOL. La pensiono disponas du- kaj
kvar-litajn ĉambrojn, ĉiu ĉambro enhavas proprajn duŝejon kaj necesejon. La
klubejo troviĝas en la sama domo. La prezoj de la loĝado ne inkluzivas
matenmaĝon.
|
Prezoj de tranoktoj en eŭroj (€) |
| Ĉambro en la pensiono |
unulita
(1 persono
en dulita ĉambro)
|
dulita |
kvarlita |
| Prezo por unu persono kaj unu nokto |
20,00 |
11,00 |
8,00 |
Atentu, ke kaze de via mendo de plurlita ĉambro sen reciprokaj indikoj de partnero(j) en la aliĝiloj, viaj mendoj estos traktataj laŭvice, laŭ ebloj donitaj de la ceteraj aliĝoj. Se mankos por vi partnero(j), vi devos surloke alpagi la diferencon por malplilita, aŭ eĉ por unulita, ĉambro, laŭ la vera situacio. Tial estas avantaĝe aliĝi tuj post la decido pri la partopreno.
Manĝado
La komunaj manĝoj, kiuj enhavas sume 7 matenmanĝojn
kaj 7 vespermanĝojn, okazos en la pensiona manĝejo, de la lunda vespermanĝo
ĝis la dimanĉa matenmanĝo. La suba prezo ne enhavas tagmanĝojn, pri kiuj oni
zorgos memstare dum la turismaj programoj.
La suma prezo de la supre menciitaj manĝoj: ……………...........………. 34,00 €
Manieroj de pagoj
La kotizojn kaj la ceterajn pagojn laŭ la elektitaj kaj menditaj servoj bonvolu
pagi per unu el jenaj manieroj, kiujn bv. ne forgesi indiki en la aliĝilo:
- al la konto kape-p ĉe UEA
- al la konto s-kape ĉe SAT
- al la konto ĉe Komerční banka Praha:
IBAN: CZ3301000000273484740227;
BIC (SWIFT) KOMBCZPPXXX
- per Eŭroĉeko (ĉe la du lastaj ebloj aldonante 10 EUR por la bankelspezoj)
Ĉe ĉiuj pagoj ne forgesu indiki la pagokialon: Ekotur2006.
Aliĝiloj
Ĉiu partoprenonto bonvolu sendi apartan aliĝilon al la adreso:
KAVA-PECH, Anglická 878, CZ-252 29 DOBŘICHOVICE;
Vi povas uzi ankaŭ la retadreson: info@kava-pech.cz
aŭ la fakson: +420 257 712 126.
Por la aliĝilo uzu la formularon.
(supren)
|