Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto Aranĝoj Turisma servo Projektoj de EU
Language/Lingvo
Serĉo
Aranĝoj
Kongresoj
Konferencoj
Seminarioj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Aĉetkorbo

EKOTUR 2008

Ekoturisma Seminario – EKOTUR 2008-08-23/30

New Page 1
   

Loko:
Tradicia ekoturisma renkontiĝo de biciklantoj kaj piedturistoj okazos ĉi-jare en Karlštejn (20 km sudokcidente de Prago), la loko en Bohemia Karsto, kiu famiĝis pro la samnoma kastelo, sed kiu estas karakteriza ankaŭ pro profundaj arbaroj kaj interesaj kalkaj terenaj formacioj: rokoj, grotoj kaj kavernoj. Sed oni ekkonos ne nur Bohemian Karston, sed ankaŭ la montetaron Brdy kaj unu tagon unu el la naturprotektitaj regionoj en Prago mem (ja ne multaj scias, ke Prago havas ne nur la famajn vidindaĵojn arkitektajn kaj kulturajn, sed ankaŭ naturajn).
Dum la tuta semajno oni loĝos en Karlštejn. Ĝi havas perfektan trajnan konekton el Prago (minimume ĉiuhore, veturdaŭro 30 minutoj). Ĉiu aliĝinto ricevos anticipe kaj la horaron, kaj priskribon, kiel atingi la lokon ĉu per aŭto, ĉu el Pragaj stacidomoj kaj flughaveno per publikaj trafikiloj.

ATENTU! La 15-an de junio ni devas liberigi la rezervitajn neuzotajn ĉambrojn. Se vi aliĝos post tiu dato, bv. atendi kun la pago ĝis ni konfirmos, ke por vi estos ankoraŭ libera ĉambro (aŭ loko en plurlita ĉambro).

Poznámka a přihláška pro platby v Kč

   

ENHAVO

   

La programo

Oni loĝos en unu loko de kiu oni ĉiutage ekskursos tra la ĉirkaŭaĵo en du grupoj, piede kaj surbicikle, kaj vespere oni ĝuos komunajn programojn pri naturo, turismado, ekologio (la riĉeco de la vesperaj programoj dependas de la sinproponoj de partoprenontoj).

La turismado

Ne temas pri sportaj konkursoj, sed pri ĝuo de naturo, tial la tagaj itineroj por biciklantoj estos ne pli longaj ol 60 km, por pied-irantoj ne pli ol 20 km, eĉ kun eblo malplilongigi ilin per trajno aŭ aŭtobuso (aŭ male por sportemuloj plilongigi ilin) laŭplaĉe.

Tranoktoj

Oni povas elekti laŭ siaj postulemo kaj poŝo inter simpla sporta tranoktejo (kun etaĝaj litoj kaj komunaj duŝejo kaj necesejo trans la koridoro) aŭ modernaj ĉambroj en pensiono, kies ekipaĵo egalas al tristela hotelo (propraj duŝejo kaj necesejo, televidilo en ĉiu ĉambro, eblo de interreto). En la pensiono okazos ankaŭ la komunaj vespermanĝoj kaj vesperaj programoj.

Partoprenkotizoj

Tranoktejo Sokol
(modesta)
Prezo ĝis la 31.5.08
Prezo ĝis la 10.7.08
Prezo post la 10.7.08
EUR
EUR
EUR
Loko en kvarlita
110
120
130
dulita
125
135
145
Sola en ĉambro
150
160
170

 

Pensiono
(nivelo de ĉambroj kiel tristela hotelo)
Prezo ĝis la 31.5.08
Prezo ĝis la 10.7.08
Prezo post la 10.7.08
EUR
EUR
EUR
Loko en kvarlita
225
240
255
trilita
238
253
268
dulita
255
270
285
Sola en ĉambro
388
403
418

La kotizo enhavas 7 tranoktojn laŭ la elektita kategorio, 7 matenmanĝojn, 7 vespermanĝojn, fiksajn kostojn (luo de ĉambro por vesperaj programoj, ricevotaj materialoj).

La kotizo ne enhavas veturkostojn dum la semajno, enirbiletojn, tagmanĝojn, nek ajnajn asekurojn, pri kiuj zorgu ĉiu mem!

Atentu, ke kaze de via mendo de plurlita ĉambro sen reciprokaj indikoj de partnero(j) en la aliĝiloj, viaj mendoj estos traktataj laŭvice, laŭ ebloj donitaj de la ceteraj aliĝoj. Se mankos por vi partnero(j), vi devos surloke alpagi la diferencon por malplilita, aŭ eĉ por unulita, ĉambro, laŭ la vera situacio. Tial estas avantaĝe aliĝi tuj post la decido pri la partopreno.

Manieroj de pagoj

La kotizojn laŭ la elektita kategorio bonvolu pagi per unu el jenaj manieroj, kiujn bv. ne forgesi indiki en la aliĝilo:

  • al la konto kape-p ĉe UEA
  • al la konto s-kape ĉe SAT 
  • al la konto ĉe Komerční banka Praha:
    IBAN: CZ3301000000273484740227;
    BIC (SWIFT) KOMBCZPPXXX
  • per Eŭroĉeko (ĉe la du lastaj ebloj aldonante 10 EUR por la bankelspezoj)

Ĉe ĉiuj pagoj ne forgesu indiki la pagokialon: Ekotur2008.

Aliĝiloj

Ĉiu partoprenonto bonvolu sendi apartan aliĝilon al la adreso:

KAVA-PECH, Anglická 878, CZ-252 29 DOBŘICHOVICE;
Vi povas uzi ankaŭ la retadreson: info@kava-pech.cz
aŭ la fakson: +420 257 712 126.

Por la aliĝilo uzu la retanpaperan formularon (per Adobe Acrobat Reader).

Via aliĝo validas nur post la pago.

(supren)

Interesaĵoj
Kalendaro de Esperanto-aranĝoj 2008
Turisma servo
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj