|
New Page 1
| Loko:
Tradicia ekoturisma renkontiĝo de biciklantoj kaj piedturistoj okazos
ĉi-jare en la disrikto Svitavy, kiu troviĝas en Orienta
Bohemio. La urbo Svitavy nun havas ĉirkaŭ 18 000 loĝantojn. La historio
de la urbo komenciĝis en la 12-a jarcento, kiam monaĥoj el la urbo Litomyšl
fondis vilaĝon proksime ĉe komerca vojo, sur la rivero Svitava, laŭ kiu
la urbo ricevis la nomon. La urbo estis grava ekonomia centro de sia regiono,
en kiu dominis precipe tekstila kaj maŝinkonstrua industrioj. En pasinteco
Svitavy estis dulingva urbo, kun forta germana elemento. Riĉaj entreprenistoj
meritas pri tio, ke en la urbo estiĝis pluraj utilaj kaj bonfaraj institucioj
(malsanulejo, orfejo, maljunulejo ktp.). En Svitavy naskiĝis Valentin
Oswald Ottendorfer, kiu fariĝis fama politikisto en Nova Jorko (Usono)
kaj la plej grava mecenato por la urbo Svitavy. Li subvenciis i.a. fondon
de unu el la plej grandaj germanlingvaj bibliotekoj en Ĉeĥio. Nun estas
en la konsturaĵo Esperanto-muzeo kun daŭra ekspoziciejo. La menciita urbo
Litomyšl estas tre interesa renesanca urbo kun ampleksa
kastelo (ĝi estas sur la listo de kulturaj heredaĵoj de Unesko). Polička
– la urbo kun bone konservitaj mezepokaj urbaj muregoj. El multaj ceteraj
vidindaĵoj oni menciu almenaŭ la gotikan burgon Svojanov, fabelecan rokokan
katelon Nové Hrady, muzeon de lokomotivoj en Mladějov,
sovaĝan sabloŝtonan rokaron Toulovcovy Maštale.
Poznámka a přihláška
pro platby v Kč
|
|
Fotoj
La programo
Oni loĝos en unu loko de kiu oni ĉiutage ekskursos tra la ĉirkaŭaĵo en du
grupoj, piede kaj surbicikle, kaj vespere oni ĝuos komunajn
programojn pri naturo, turismado, ekologio (la riĉeco de la vesperaj
programoj dependas de la sinproponoj de partoprenontoj).
Enkadre de EKOTUR okazos kunveno de la Verduloj Esperantistaj
(AVE): Diskuto pri verda ekonomio kaj/aŭ prelego pri la danĝera efiko de plastaĵoj
en la akvaroj.
Provizora programo por biciklantoj
| 23.8.2009 - dimanĉo |
Svitavy → Nové Hrady (bicikla muzeo, rokoka kastelo) → Toulovcovy
Maštale kaj reen → Budislav (preĝejo, krucvojo) → Svitavy |
| 24.8.2009 - lundo |
de Svitavy per biciklobuso al Litomyšl (sen trarigardo) →
Kozlov → Ĉeská Třebová (betleĥemoj, Esperanto-ekspozicio en la muzeo) →
Semanín → Nový Rybník → Opatov → Svitavy. |
| 25.8.2009 - mardo |
(kune kun piedirantoj) Svitavy (ĉiĉeronas historiisto s-ro
Fikejz): muzeo (nove instalita Esperanto-ekspozicio), trarigardo de la urbo |
| 26. 8. 2009 – merkredo |
Svitavy → Litomyšl (trarigardo de la urbo lau propaj interesoj:
tombejo, kastelo, monaĥeja ĝardeno, ekspozicioj de la ĉeĥa pentristo Zoubek
kaj de la ĉeĥa komponisto B. Smetana ktp.) → Ostrý Kámen → Trstenice → Svitavy |
| 27. 8. 2009 – ĵaŭdo |
Svitavy → Polička (nova ekspozicio de la ĉeĥa komponisto
B. Martinů, urbaj muregoj, urba turo – naskiĝloko de B. Martinů) → Moravská
Třebová (kalvaria vojo, renesanca kastelo, mallarĝŝpura fervojo) → Svitavy |
| 28. 8. 2009 – vendredo |
Svitavy → Svojanov (burgo) → Hamry (restoracio) → Bystré
(pitoreska vilaĝo) → Svitavy |
| 29. 8. 2009 – sabato |
Svitavy → (3 km) → Vendolí, savstacio por la libere vivantaj
bestoj |
Provizora programo por piedirantoj
| 23.8.2009 - dimanĉo |
El Svitavy per buso al Budislav → Toulovcovy Maštale |
| 24.8.2009 - lundo |
Instrua pado laǔ la historia bohemia-moravia landlimo (13
km) → Javornický hřeben → Rosnička |
| 25.8.2009 - mardo |
(kune kun biciklantoj) Svitavy |
| 26. 8. 2009 – merkredo |
El Svitavy perbuso al Polička (trarigardo de la urbo) → perpiede
al Borová → el Borová per trajno al Svitavy |
| 27. 8. 2009 – ĵaŭdo |
El Svitavy per trajno al Česká Třebová → Kozlov →Semanín
→ de tie per trajno al Svitavy |
| 28. 8. 2009 – vendredo |
Svitavy → Litomyšl (laŭ propraj interesoj, rig. ĉe biciklantoj) |
| 29. 8. 2009 – sabato |
Svitavy → (3 km) → Vendolí, savstacio por la libere vivantaj
bestoj |
La turismado
Ne temas pri sportaj konkursoj, sed pri ĝuo de naturo, tial la tagaj itineroj
por biciklantoj estos ne pli longaj ol 60 km, por pied-irantoj ne pli ol 20
km, eĉ kun eblo mallongigi ilin per trajno aŭ aŭtobuso (aŭ male por sportemuloj
plilongigi ilin) laŭplaĉe.
Tranoktoj
Oni povas elekti laŭ siaj postulemo kaj poŝo inter simpla favorpreza hotelo
Lidový dům, kun lavabo en la ĉambroj kaj komunaj duŝejo kaj necesejo trans la
koridoro, aŭ en modernaj ĉambroj de proksima pensiono, kie ekipaĵo egalas minimume
al tristela hotelo (propraj duŝejo kaj necesejo, televidilo en ĉiu ĉambro, komforta
meblaro). La komunaj maten- kaj vespermanĝoj, same kiel iuj vesperaj programoj,
okazos en Lidový dům, vesperaj programoj parte en la Esperanto-muzeo (Ottendorfer-domo).
Atentu, ke kaze de via mendo de plurlita ĉambro sen reciprokaj indikoj de partnero(j)
en la aliĝiloj, viaj mendoj estos traktataj laŭvice, laŭ ebloj donitaj de la
ceteraj aliĝoj. Se mankos por vi partnero(j), vi devos surloke alpagi la diferencon
por malplilita, aŭ eĉ por unulita, ĉambro, laŭ la vera situacio. Tial estas
avantaĝe aliĝi tuj post la decido pri la partopreno.
Partoprenkotizoj
Tranoktado en Lidový dům |
Prezo ĝis la 30.6.09 |
Prezo ĝis la 20.7.09 |
Prezo post la 20.7.09 |
EUR |
EUR |
EUR |
Loko en |
kvarlita |
140 |
155 |
170 |
dulita |
160 |
175 |
190 |
Sola en ĉambro |
195 |
210 |
230 |
Pensiono
(luksaj ĉambroj)
|
Prezo ĝis la 30.6.09 |
Prezo ĝis la 20.7.09 |
Prezo post la 20.7.09 |
EUR |
EUR |
EUR |
Loko en |
3-lita |
310 |
325 |
340 |
2-lita |
365 |
380 |
395 |
1-lita |
495 |
510 |
525 |
En 2-lita apartamento |
415 |
430 |
445 |
La kotizo enhavas 7 tranoktojn laŭ la elektita kategorio,
7 matenmanĝojn, 7 vespermanĝojn, fiksajn kostojn (luo de ĉambro por vesperaj
programoj, ricevotaj materialoj).
La kotizo ne enhavas veturkostojn dum la semajno, enirbiletojn,
tagmanĝojn, nek ajnajn asekurojn, pri kiuj zorgu ĉiu mem!
Manieroj de pagoj
La kotizojn laŭ la elektita kategorio bonvolu pagi per unu el jenaj manieroj,
kiujn bv. ne forgesi indiki en la aliĝilo:
- al la konto kape-p ĉe UEA
- al la konto s-kape ĉe SAT
- al la konto ĉe Komerční banka Praha:
IBAN: CZ3301000000273484740227;
BIC (SWIFT) KOMBCZPPXXX
- per Eŭroĉeko (ĉe la du lastaj ebloj aldonante 10 EUR por la bankelspezoj)
Ĉe ĉiuj pagoj ne forgesu indiki la pagokialon: Ekotur2009.
Kondiĉoj por la repago kaze de malaliĝo / neveno
Se vi ne povos veni pro iu kialo, vi rericevos vian pagon laŭ la jenaj kondiĉoj:
se vi malaliĝos ĝis 2009-07-15, vi rericevos la tutan partoprenkotizon post depreno
de 8,00 €, ĝis 2009-07-20 vi rericevos 90 % minus 8,00 €, ĝis 2009-08-08 60 %
minus 8,00 €, ĝis 2009-08-21 40 % minus 8,00 €, dum la 1-a tago de la seminario
kaj pli poste – nenion.
Aliĝiloj
Por la aliĝilo uzu la retan
aŭ paperan formularon
(per Adobe Acrobat
Reader).
Paperan aliĝilon bonvolu sendi al la adreso:
KAVA-PECH, Anglická 878, CZ-252 29 DOBŘICHOVICE;
Vi povas uzi ankaŭ la retadreson: info@kava-pech.cz
Via aliĝo validas nur post la pago.
(supren)
|