|
|
Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
okazonta en Dobřichovice (CZ) 2008-11-07/09
|
|
Poznámka pro členy ČES a SKEF
Bonvolu rigardi mapon de Dobřichovice
La konferencejo
Pensiono SOKOL en Dobřichovice (proksime de Prago). Tie okazos kaj la prelegoj
en ambaŭ sekcioj, kaj oni tie tranoktos kaj povos manĝi. Oni planas komenci la konferencon vendrede (2008-11-07) je la 15:00 h, la fino estas antaŭvidata dimanĉe (2008-11-09) je la 12:30 h. La akceptejo funkcios vendrede ekde 13:00 h.
Alvoko por kontribuaĵoj
Aŭtoroj de la kontribuaĵoj estas petataj sendi siajn aliĝilojn kun titolo de la
kontribuo kaj mallonga resumo (ne pli ol 50 vortojn) se eble plej frue, sed plej
malfrue ĝis 2008-08-15. Ĝis 2008-08-30 ili estos informitaj, ĉu iliaj kontribuoj
estis akceptitaj kaj ili ricevos pliajn informojn (ekz. pri maksimuma amplekso
de la kontribuo, kio dependas de la nombro de aliĝintoj).
Laŭ la nombro de kontribuantoj la sekcioj traktos aŭ sinsekve aŭ paralele.
Post la kolokvo estos, jam tradicie, eldonita bonkvalita prelegokolekto kun
la resumoj en la angla, germana kaj ĉeĥa lingvoj, ke la rezultoj de la kolokvo
estu uzeblaj ankaŭ reklamcele inter fakuloj-neesperantistoj. En ĝi estos envicigitaj
nur kontribuaĵoj elektitaj por persona prezento kaj efektive prezentitaj. Kontribuaĵoj
de ne persone ĉeestintaj aŭtoroj estos envicigitaj nur esceptokaze, se la nivelo
(kaj faka kaj lingva) konsiderinde altigos la nivelon de la konferenco kaj se
la aŭtoroj pagos la konferencan kotizon. Ili sekve perpoŝte ricevos ĉiujn kolokvajn
materialojn inkluzive la prelegokolektojn.
Provizora programo
2008-11-07, vendredo
2008-11-08, sabato
2008-11-09, dimanĉo
Partoprenkotizoj
| KOTIZTABELO
(ĉiuj prezoj en EUR (eŭroj) |
| |
ĝis 2008-08-01 |
ĝis 2008-09-30 |
pli poste |
| Landa kategorio laŭ UEA |
A |
B |
A |
B |
A |
B |
| Partoprenkotizo |
30,- |
15,- |
36,- |
18,- |
40,- |
20,- |
La kotizoj inkluzivas preparon de la kolokvo, luon de salonoj, pliajn fiksajn
kostojn, programkajeron kun resumoj de la prelegoj, libroforman prelegokolekton,
sed ne tranoktojn, manĝaĵojn, ĉirkaŭkonferencan programon, nek asekuron, pri
kiu ĉiu zorgu mem.
La partoprenantoj el la landoj, kiuj bezonas la invitleteron por ricevi la
ĉeĥan vizon komprenu, ke ni sendos la invitleteron nur al tiuj, kiuj anticipe
pagos la kotizon kaj ni neniukaze laŭpete mensogos (pri la datoj, pagitaj servoj,
ktp.), do indikos en la invitletero precize tion, kio vere estos tiutempe antaŭpagita.
La partoprenkotizo ne estas repagebla, sed kaze de neĉeesto la aliĝinto ricevos
poŝte ĉiujn materialojn inkluzive la prelegokolekton. Eventuale povas la aliĝinto
transigi la pagitan kotizon, kun la rajto ricevi ĉiujn materialojn, al alia
persono.
Honoraj membroj de UEA kaj ĈEA rajtas aliĝi senpage, tamen
nur dum la unua periodo (ĝis 2008-08-01). Aliĝante pli malfrue ili jam perdos
tiun avantaĝon kaj devos pagi la kotizon laŭ la tabelo de kotizoj.
Tranoktoj kaj manĝebloj
La pensiono disponas modestajn du- kaj kvarlitajn ĉambrojn, ĉiuj havas tamen proprajn
duŝejon kaj necesejon. La komunaj manĝoj okazos en la manĝejo de la pensiono.
| Prezoj de tranoktoj
(en EUR) |
| Pensiono SOKOL |
unulita
|
dulita
|
kvarlita
|
| Prezo por unu persono kaj unu nokto |
20,00 |
12,00 |
9,00 |
Prezo por la kompleta pensio (de vendreda vespermanĝo ĝis dimanĉa
tagmanĝo) EUR 21,-
Kondiĉoj por pago kaj repago
La tranoktojn kaj manĝojn vi povas pagi samtempe kun la partoprenkotizo (tiel
vi ŝparos la rezervokotizon kaj la duan ĝirokoston) aŭ vi povas pagi nerepageblan
rezervo-kotizon EUR 8.- kaj la kostojn de la menditaj servoj vi povas pagi pli
poste, tamen plej malfrue ĝis 2008-10-15.
Kaze de via neveno vi rericevos la pagon laŭ jenaj kondiĉoj:
Se vi malaliĝos: ĝis 2008-09-30, vi rericevos la tutan pagon por tranoktoj kaj
manĝo post depreno de EUR 8.-, ĝis 2008-10-08, 90 % minus EUR 8,-, ĝis 2008-10-28,
60 % minus EUR 8.-, ĝis 2008-11-06, 40 % minus EUR 8.-, dum la 1-a tago de la
kongreso kaj pli poste: nenion.
Por la aliĝilo uzu la formularon
(per Adobe Acrobat Reader).
Vi povas aliĝi ankaŭ per la reta
formularo.
La atingeblo de Dobřichovice
Dobřichovice troviĝas en la distanco 8 km de la limo de Prago (sudokcidente).
Ĉiu aliĝinto ricevos anticipe la planon de Dobřichovice kun klara indiko de la
pensiono Sokol kaj de la stacidomo, kaj kun la konsiloj, kiel atingi ĝin peraŭtomobile
kaj pertrajne (inkluzive la aktualan trajnhoraron). Por via imago, la veturdaŭro
pertrajna de la ĉefstacio Prago (Praha hl. n.) al Dobřichovice estas 30 min.,
de la stacio Praha-Smíchov 21 minutojn.
Pagmanieroj
Por ĉiuj pagoj bv. uzi unu el jenaj manieroj (ĉiukaze ne forgesu skribi kiel pagokialon
“KAEST”):
A) al la konto kape-p ĉe UEA
B) en Francio al la konto s-kape ĉe SAT en Parizo ;
C) per banko al Komerční banka Praha-Smíchov, indikante: IBAN:CZ3301000000273484740227, BIC:
KOMBCZPPXXX, aldonante la ĝirelspezojn;
D) per Eŭroĉeko, aldonante 1 % (min. EUR 10) por la bankelspezoj.
Solidara kaso:
En la solidara kaso/fonduso restas ankoraŭ certa sumo, kiu sufiĉus por subteni
la ĉeeston de du fakuloj el nepagipovaj landoj. Se iu el la
partoprenontoj, aŭ simpatiantoj, de KAEST volas subteni fakulojn el t.n. nepagipovaj
landoj, ŝi/li povas tion fari per ajna monsumo por la solidara kaso. Eblas ankaŭ
indiki la nomon de fakul(in)o, kiun oni volas subteni.
|