Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto Aranĝoj Turisma servo Projektoj de EU
Language/Lingvo
Serĉo
Aranĝoj
Kongresoj
Konferencoj
Seminarioj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Korbo

InPaSem (Internacia Paroliga Semajno)

Kurso por komencintoj kaj seminario por jamaj parolantoj

New Page 1

Internacia Paroliga Semajno (2007-09-24/30) okazas en la klubejo de la pensiono SOKOL en la urbeto DOBŘICHOVICE. Dobřichovice troviĝas 8 km sudokcidente de la limo de Prago, per trajno 23 km de la praga ĉefa stacio (Praha hlavní nádraží), en la bela valo laŭlonge de la rivero Berounka. La urbeto havas proksimume 3 mil loĝantojn. Nur 9 km de ĉi tie troviĝas unu el la plej konataj ĉeĥaj kasteloj Karlštejn, proksima estas ankaŭ Bohemia Karsto kun la grotaro de Koněprusy.

Bonvolu rigardi mapon de Dobřichovice

Poznámka pro členy ČES a SKEF

        

ENHAVO

Partoprenkotizoj
Loĝado
Manĝado
Manieroj de pagoj
Programo
Aliĝilo papera ?

Partoprenkotizoj

La partoprenkotizo inkluzivas la preparlaborojn, luon de la klubejo, la ceterajn fiksajn elspezojn. La partoprenkotizo enhavas nek loĝad-kostojn, nek manĝojn, nek asekuron!

Landa kategorio kaŭ UEA A B
Partoprenkotizo en eŭroj (€) 30,00 15,00

Loĝado

Ĉiuj partoprenantoj loĝos en la pensiono SOKOL, kie okazos ankaŭ InPaSem 2007. La pensiono disponas du- kaj kvar-litajn ĉambrojn, ĉiu ĉambro enhavas proprajn duŝejon kaj necesejon. La klubejo troviĝas en la sama domo. La prezoj de la loĝado ne inkluzivas matenmaĝon.

Eblas almendi tranoktojn antaŭ kaj post INPASEM2007!

Prezoj de tranoktoj en eŭroj (€)

Ĉambro en la pensiono unulita dulita kvarlita
Prezo por unu persono kaj unu nokto 20,00 12,00 9,00

Atentu, ke kaze de via mendo de plurlita ĉambro sen reciprokaj indikoj de partnero(j) en la aliĝiloj, viaj mendoj estos traktataj laŭvice, laŭ ebloj donitaj de la ceteraj aliĝoj. Se mankos por vi partnero(j), vi devos surloke alpagi la diferencon por malplilita, aŭ eĉ por unulita, ĉambro, laŭ la vera situacio. Tial estas avantaĝe aliĝi tuj post la decido pri la partopreno.

Manĝado

La komunaj manĝoj, kiuj enhavas sume 6 matenmanĝojn kaj 6 tagmanĝojn, okazos en la pensiona manĝejo, de la marda matenmanĝo ĝis la dimanĉa tagmanĝo. La suba prezo ne enhavas vespermanĝojn!
La suma prezo de la supre menciitaj manĝoj: ……………...........………. 34,00 €

Manieroj de pagoj

La kotizojn kaj la ceterajn pagojn laŭ la elektitaj kaj menditaj servoj bonvolu pagi per unu el jenaj manieroj, kiujn bv. ne forgesi indiki en la aliĝilo:

  • al la konto kape-p ĉe UEA
  • al la konto s-kape ĉe SAT 
  • al la konto ĉe Komerční banka Praha:
    IBAN: CZ3301000000273484740227;
    BIC (SWIFT) KOMBCZPPXXX
  • per Eŭroĉeko (ĉe la du lastaj ebloj aldonante 10 EUR por la bankelspezoj)

Ĉe ĉiuj pagoj ne forgesu indiki la pagokialon: InPaSem2007.

Aliĝilo

Ĉiu partoprenonto bonvolu sendi apartan aliĝilon al la adreso:

KAVA-PECH, Anglická 878, CZ-252 29 DOBŘICHOVICE;
Vi povas uzi ankaŭ la fakson: +420 257 712 126.

Por la aliĝilo uzu la formularon (per Adobe Acrobat Reader).

Programo

Lundo:

12:00 - 15:00 Akceptejo
15:00 - 18:00 Komencaj lecionoj

De mardo ĝis sabato:

09:00 - 12:00 Kurso por komencintoj kaj seminario por jamaj parolantoj
12:30 - 13:30 Tagmanĝo
Ekde 14:00 Ekskursoj (aparte pagendaj!) en la ĉirkaŭaĵo (inkluzive Pragon), sabate programo kun lokaj esperantistoj

(supren)

Interesaĵoj
Turisma servo
Kalendaro de Esperanto-aranĝoj 2007
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj