Tarifoj de la asekuro por la kuracelspezoj eksterlande

Aĝo

Asekuro por 1 tago

0 - 14

18 Kč

pli ol 15

36 Kč

Aldona asekuro por la pago pro malaliĝo (elspezoj ligitaj kun la nuligo de vojaĝo) – tarifo K2S

Ĉi tiun asekuron povas kontrakti ĉiuj klientoj sen limigo de aĝo samtempe kun la asekuro de kuracelspezoj, plej malfrue 7 tagojn post la mendo de ekskurso, se tio estas minimume 7 tagojn antaŭ la forveturo de la ekskurso. La objekto de la asekuro estas reale estiĝintaj (kalkuleblaj) elspezoj, kiuj estiĝis al la asekurato pro la nuligo de la ekskurso. Kaze de asekura evento estiĝas la pretendo por la kovro de ĉi tiuj elspezoj ĝis la alto de 80 %. Ekskurson eblas asekuri maksimume ĝis la sumo de 80 000 Kč. Komenco de la asekuro estas la tago sekvanta post la tago de pago de la asekuro. La asekuro finiĝas en la tago de la forveturo de asekurato al ekskurso.

Antaŭkondiĉo por la plenumado de la asekuro estas, ke la asekurato ne povas partopreni en la pagita ekskurso pro la jenaj kialoj:

morto de la asekurato, de ties edz(in)o, ties infanoj aŭ de la kunvojaĝanta persono, kiu kun la asekurato kontraktis la restadon kaj samtempe kontraktis la asekuron ĉe la asekurejo,

vundiĝo, subita malsaniĝo de la asekurato, ev. de la edz(in)o, infanoj aŭ gepatroj de la asekurato aŭ de la kunvojaĝanta persono, kiu estas samtempe ankaŭ asekurita kaj de la zorganta kuracisto estas skribe precize difinita daŭro de la kuracado, diagnozo de la vundiĝo aŭ malsano kaj konfirmita la neeblo entrepreni la vojaĝon fare de la asekurato pro ties sanstato, ev. ke la asekurat devas zorgi pri malsanulo,

grava perforta punenda ago kontraŭ la asekurato aŭ kontraŭ ties prokisma persono, se ĝi kaŭzis gravan psiĥan traŭmon,

gravaj materialaj damaĝoj rekte por la asekurato, kiuj estiĝis senpere antaŭ la ekvojaĝo kaj estis kaŭzitaj pro spontanea evento (incendio, eksplodo, ventego, inundo, tertremo) aŭ pro delikto de tria persono, se la asekurito dokumetos, ke li ne povas ekvojaĝi pro ĉi tiu kaŭzo.

La sekurato devas senprokraste anonci al la vojaĝoficejo China Tours, ĉe kiu li aĉetis la ekskurson, nuligon de la ekskurso. Se la asekurato nuligos la eskurson ĉe VO China Tours kun malfruiĝo, la asekura plenumado estos kalkulata nur el tiuj elspezoj, kiuj por li estiĝus je la frua nuligo de la ekskurso. La asekurato devas  senprokraste anonci la asekuran eventon al la asekurejo – plej malfrue ĝis la fino de la asekuro -  kaj plenigi formularon „Hlášení storna zájezdu“ (= Anonco de nuligo de la ekskurso), konfirmitan de VO China Tours inkluzive la dokumentojn, kiuj donas argumentojn por la malĉeesto de la asekurato en la ekskurso (raporto de kuracisto) kaj kopion de la dokumento pri la pago de la eksurso kaj de la asekuro. En la supre menciita formularo konfirmos VO Chia Tours la prezon, kiun la asekurato pagis por la ekskurso kaj la sumon, kiun la asekurejo redonis al la asekurato. La prezentitajn indikojn ne eblas poste ŝanĝataj aŭ korektataj.

Esceptoj el la asekuro de la pagoj pro malaliĝo: La asekuro de la pagoj pro la malaliĝo ne koncernas  precipe ĉi tiuj kazojn: nepermeso de la libertempo fare de la dunganto, nericevo de vizoj, nevalideco de vojaĝdokumentoj, ĥronika aŭ akuta malsano aŭ vundiĝo, se ili ekzistis jam en la momento de la subskribo de la asekura kontrakto, eĉ tiam, se ili ne estis kuracataj ĝis tiu momento.

Asekuro estas 65 Kč por ĉiu eĉ neplenaj 2 500 Kč de la prezo de la ekskurso (inkl. flugbileton), sen konsidero pri la daŭro de la ekskurso


Resumo de la asekuraj tarifoj

Assekuro / asekura tarifo

L2

K2S

Asekuro de la kurac-elspezoj

1 000 000 Kč

1 000 000 Kč

Asekuro de la asistantaj servoj

1 000 000 Kč

1 000 000 Kč

Asekuro de morto pro vundiĝo

Ne enhavas

150 000 Kč

Asekuro de la daŭraj sekvoj de vundiĝo

Ne enhavas

300 000 Kč

Asekuro de la damaĝo de la sanstato kaj aĵoj de tria persono

Ne enhavas

1 000 000 Kč

Asekuro de valizoj

Ne enhavas

Ne enhavas

Asekuro de la nuligo de ekskurso

Ne enhavas

64 000 Kč

Asekuro de la kuracelspezoj eksterlande – tarifo L2

Aldona asekuro por la pago pro malaliĝo (elspezoj ligitaj kun la nuligo de vojaĝo) – tarifo K2S