|
Untitled Document
La karavanon preparas Kongresa agentejo KAVA-PECH kune kun la vojaĝoficejo
China Tours specialigita al Orienta Azio.
|
 |
ATENTIGO: Ĉiuj rezervitaj litoj
en la hoteloj estas jam elĉerpitaj (ni aliĝis entute 30 el 6 landoj: AT-1,
CZ-10, DE-8, FR-3, HU-5, IT-3) kaj do ni atentigas ĉiujn eventualajn pliajn
interesatojn, ke ili vere ne plu povas aliĝi. Dankon por via kompreno. |
Programo (ŝanĝo rezervita, ni traktas i.a. pri eblo viziti la centron de Oomoto en Kameoka):
| 28.7. |
Vespere forflugo el Prago |
| 29.7. |
Alflugo al Osaka-Kansai, veturo per la eksprestrajno Haruka al Kjoto.
Enloĝigo en la hotelo Palace Side (***) en la centro de Kjoto, ĉe la imperiestra
palaco |
| 30.7. |
Kjoto – kulturaj perloj de Japanio: templo Kjomizudera, sanktejo Yasaka,
zenaj temploj Nanzenĝi kaj Eikando, Vojo de Filozofio sur Ginkakuĝi (Arĝenta
Pavilono), veturo al Kinkakuĝi (Ora Pavilono), ev. ankaŭ sanktejo Heian
kaj aliaj lokoj ... |
| 31.7. |
Hiroŝimo kaj Mijaĝima: Memorejo de Paco, ruinoj de la konstruaĵo de la
Centro por la Subteno de Industrio – simbolo de la hiroŝima atombomba detruo),
ekskurso al la insulo Mijaĝima kun la famkonata flosanta pordego Torii,
per funikularo sur la sanktan monton Misen (paradizo de sovaĝaj simioj) |
| 1.8. |
Ekskurso al la lago BIWA, eblo de banado en la plej granda japana lago |
| 2.8. |
Centro de japana budhismo Nara, ora Budho en la plej granda ligna konstruaĵo
en la mondo en la templo Daitokuĝi, parko plena de malsovaĝaj kapreolinoj.
Belega zena ĝardeno Isuien, halto en la templo de Fenix en la urbeto Uĝi
(loko famiĝinta pro kulturado de speciala teo Hoĝiĉa) |
| 3.8. |
Kastelo Himeĝi – vizito en la plej granda kaj plej bela origine konservita
japana kastelo, unu el la plej ofte fotataj memoraĵoj de Japanio |
| 4.8. |
Veturo al Jokohamo + Keikyu, elstara havenurbo Jokohamo: la plej alta
japana ĉielskrapanto kaj ties plej rapida lifto en la mondo, famkonata ĉina
kvartalo, montrofenestro de la moderna japana arĥitekturo kaj la plenrapida
nokta vivo: la dua plej granda urbo de Japanio ravos ĉiun, kiu havas malfermitajn
okulojn kaj koron. Loĝado en Toyoko-Inn (**1/2, konvene lokita ĉe la kongresa
centro) |
| 5.8. - 7.8. |
Individua partopreno en UK |
| 8.8. |
Ekskursa tago: Tokio – Atmosfera templo Sensoĝi, pordego Kaminarimon en
la agrabla kvartalo Asakusa, per ŝipo sur la rivero Sumida, imperiestra
ĝardeno Hamarikjú kaj plu per ŝipo sub la ĉielarka ponto al Tokia golfo
Odaiba. Promeno tra la nove konstruita kvartalo Shiodome, eksterordinare
interesa el la arĥitektura vidpunkto, sur Ginza – famaj vendejoj kaj bankoj,
miraklo de la moderna arĥitekturo Tokia Kongresa Centro. La nokta Ŝinĝuku,
kie la plej vigla stacidomo en la mondo dividas du vizaĝojn de la nuntempa
Japanio: mirigaj ĉielskrapantoj okcidente kaj la plej granda amuza kvartalo
Kabukiĉo oriente. |
| 9.8. - 11.8. |
Individua partopreno en UK |
| 12.8. |
Libera tago, por ev. interesatoj supreniro al la supro de la sankta Fuĵi-monto
(3776 m super marnivelo) |
| 13.8. |
Forveturo per eksprestrajno al la internacia flughaveno en Tokio kaj forflugo
al Prago (ankaŭ alflugo). |
Prezo: 39.800 Kč (1.475 EUR) + la prezo de la flugbileto
(el/al Prago inkluzive de ĉiuj taksoj kiu ne devus superi 30.000 Kč (1.100 EUR).
Eblas ankaŭ veni al Osaka de alia loko kaj tie aldoniĝigi al la karavano.
La prezo inkluzivas: ĉeĥe kaj japane parolantan ĉiĉeronon
kaj interpretiston dum ĉiuj tagoj de la turisma programo, ĉiujn transportoj
(por pli longaj distancoj la supereksprestrajnoj Ŝinkanzen kaj eksprestrajnoj,
ĉiam kun lokbileto, en urboj perfekte funkcianta urba trafiko kaj taksioj),
loĝadon en dulita ĉambro (eblas unulita por la alpago 252 EUR), matenmanĝon,
informan broŝureton.
La prezo ne inkluzivas: kongresan kotizon, internacian flugbileton
Prago – Osaka kaj Tokio – Prago (supoze kun Korean Air), manĝojn krom matenmaĝoj,
enirbiletojn en la memorobjektojn, asekuron pro kuracelspezoj (+ ev. asekuro
por malaliĝo), ev. individuan veturon, ev. funikularon sur la monton Misen kaj
ev. nedevigan ekskurson al Fuĵi-monto.
ĈENERALAJ KONTRAKTAJ KONDIĈOJ por la partopreno en la ekskursoj
de la vojaĝoficejo (2007).
Informoj pri la ASEKURO.
Pliaj informoj pri UK 2007.
ALIĜILO al la 17-taga flugkaravano
|