DE LA
VOJAĜOFICEJO (2007)
Ĉi
tiuj ĝeneralaj kontraktaj kondiĉoj (plu en la teksto ĜKK) estas
nedisigebla parto de la vojaĝkontrakto (VK), aŭ de la mendo de
servoj, kiu difinas la rilaton inter kliento kaj la vojaĝoficejo (VO).
1. OBJEKTO DE LA
KONTRAKTO KAJ DIFINO DE LA EKSKURSO
1.1 Objekto de la vojaĝkontrakto estas ekskurso de la vojaĝoficejo difinita en VK kaj prezentita en la katalogo de VO, aŭ aliaj servoj de vojaĝagado interkonsentitaj individue. VO sindevigas prizorgi por la kliento ekskurson el la katalogo de VO laŭ la kondiĉoj kaj amplekso pezentitaj en ĝi kaj plu pliprecizigitaj en la detalaj instrukcioj por la ekskurso.
1.2 Difino de la ekskurso en la katalogo enhavas la datojn de forveturo kaj reveno kaj programon de la ekskurso, servojn prizorgatajn dum la ekskurso, inkluzive la manieron de la loĝado kaj manĝado kaj la provizoran prezon de la ekskurso.
1.3 Konsiderante la amlekson de la programo estas prezentitaj nur la esencaj punktoj de la programo kaj en la itinero nur la plej gravaj haltoj. La programo kaj la itinero de la ekskurso kaze de la aviadila vojaĝo komenciĝas nur en la cela lando.
2. DEKLARO PRI LA VOJAĜKONTRAKTO KAJ LA
DEVOJ DE VO
2.1 VK povas esti kontraktita persone rekte kun VO aŭ pere de komerca agento, kiu agas surbaze kaj en la limoj de la farita komerca kontrakto kaj donita plenrajtigo. VK estas subskribata en 2 ekzempleroj, po unu por ĉiu kontraktanto.VK ekvalidiĝas kaj ekfunkciiĝas ekde la tago, kiam ĝin subskribis la kliento, per la depono de la anticipa pago aŭ de la tuta sumo de prezo de ekskurso kaj sekve per la subskribo de VO, kiu per tio konfirmas envicigon de la klineto en la ekskurson.
2.2 VK devas esti en skriba formo, por kiu estas konsiderata subskribita VK liverita al VO persone, perpoŝte, perfakse, rete, aŭ per aliaj elektronikaj iloj (laŭ §852 kaj § 40, alineoj 3. kaj 4. de la Civiljura Kodo).
2.3 Kliento subskribante VK aŭ mendon konfirmas, ke li konatiĝis kaj konsentas kun ĉiuj eroj de ĉi tiuj ĝeneralaj kontraktaj kondiĉoj, eĉ avantaĝe por la ceteraj personoj prezentitaj en VK, por kiuj li kontraktas. Per la subskribo la klineto ankaŭ konfirmas, ke li konatiĝis kun la kataloga priskribo de la ekskurso kaj li transprenis dokumenton pri la asekuro de VO kontraŭ bankroto.
2.4 VK kliento transdonas sur la formularo de VO kaj samtempe dokumentas per pruvebla maniero (ekz. kopio de pagilo) la anticipan pagon de la ekskurso. Post la akcepto de VK sendos VO al la kliento ties kopion de VK kaj la finkalkulon de la antaŭpago.
2.5 Se la ekskurso estas jam plene okupita en la tago kiam VO ricevis VK, oni poponos al klieto alian daton de ekskurso, esti rezervulo, aŭ la antaŭpago estos redonita plensume, laŭ la reciproka interkonsento.
2.6 Kliento sidevigas pagi interkonsentitan prezon lŭ VK. Pretendojn pri rabatoj prezentas mem la kliento dum interkonsentado de VK. Rabatojn ne eblas postuli postdate.
2.7 Se la kliento faras VK por la utilo de aliaj klientoj, li konfirmas per sia subskribo, ke li havas konsenton de tiuj klientoj fari ĉi tiun VK. Li ankaŭ transprenas respondecon pri iliaj sindevigoj rilate al VO (inkl. la frutempan pagon por la ekskurso kaj transdonon de la necesaj informoj) kaj pri la transdono de iliaj personaj datenoj dum la preparo de VK (precipe nomo, naskiĝdato, adreso kaj n-ro de pasporto) necesaj por la registrado de ĉ tiuj personoj en VO por la envicigi en la ekskurson.
2.8 Valida dokumento por la eniro de kliento en la ekskurson estas interŝanĝa asigno – vouĉero, kiun kliento ricevos post la kompleta pago de la prezo de ekskurso kaj menditaj aldonaj servoj, aŭ subskribita VK kaj atestilo pri la kompleta pago de prezo de ekskurso, se VO ne eldonas vouĉeron.
2.9 Informoj pri la eksurso estos pliprecizigitaj en „Detalaj instrukcioj pri la ekskurso“, kiuj VO devas liveri al ĉiu kliento sufiĉe frue, minimume 7 tagojn antaŭ la forveturo, per la maniero intekonsentita en VK. Se estas VK farita malpli o 7 tagojn antaŭ la forveturo de la ekskurso, VO devas transdoni la „Detalajn instrukciojn...“ tuj dum la subskribo de VK.
2.10 Se la kliento ne ricevis supre menciitaj Instrukciojn 7 tagojn antaŭ la forveturo, li sindevigas kontakti vendan VO. Alikaze oni supozas , ke la kliento la „Detalajn instrukciojn .. „ ricevis.
2.11 Kliento sindevigas obei informojn kaj rekomendojn prezentitaj en la Detalaj instrukcioj, precipe la postulojn pri ekipiteco, VO rajtas malaliĝi klienton el la programo, precipe pro la kaŭzoj sekurecaj, se lia ekipaĵo ne respondas al la postuloj priskribitaj en la detalaj instrukcioj por la ekskurso. VO ne respondas pri la damaĝo kaŭzitaj pro la neobeo de la kondiĉoj enhavitaj en la Detalaj instrukcioj fare de kliento kaj tio ne povas estis kialo de reklamacio.
3. PREZO DE EKSKURSO KAJ PAGOJ
3.1 La prezo de ekskurso estas interkonsentita per la kontrakto inter VO kaj kliento kaj estas konsiderata kiel anticipa pago ĝis la realigo de la ekskurso,. La prezoj estas prezentitaj inkl. AVI.
3.1.1 La prezo inkludas: la servojn, kiuj estas eksplicite ĉe la ekskurso prezentitaj en la katalogo en la alineo „La prezo inkludas“, devigan asekuron de VO kontraŭ bankroto kaj AVI. La prezo povas enhavi ankaŭ aliajn aldonaj servoj. Se necesas por la ŝtatanoj de Ĉehio prizorgi vizojn. kliento samtempe mendas ilian prizorgon, se li ne interkonsentos kun VO alimaniere.
3.1.2 La prezo ne enhavas precipe la elspezojn nedevigajn aŭ variajn, ekz. enirpagojn en memorindajn konstruaĵojn kaj muzeojn, ev. naciaj parkoj, vizojn, manĝaĵojn kaj vojaĝasekuron ĉe ekstereŭropaj ekskursoj (se ne estas prezentita alimaniere).
3.2 Kliento sindevias pagi al VO la prezon de ekskurso jene:
3.2.1 Valida anticipa pago estas relativa sumo (tutime 50 % aŭ 30 % el la tuta prezo de la eksurso kaj el la menditaj aldonaj servoj inkl. flugbiletojn, tiel kiel estas konkrete prezentite en la ĉp. 15. Specialaj kondiĉoj de ĜKK, kaj devas esti pagita samtempe kun la transdono de VK.
3.2.2 Alpago devas estis pagita plej malfrue 40 tagojn antaŭ la forveturo de la ekskurso, aŭ antaŭ la livero de servoj, oni prenas kiel daton de la plenumo de ĉi tiu devo la tagon, kiam estis deponita mono en la konto de VO. Kaze, ke la la pago ne estis realigita, VO havas rajton malaligi klienton el la ekskurso. La malaligita kliento estos pri ĉi tiu fakto skribe informita kaj akceptita antaŭpago, estos redonita post dekalkulo de la baza malaliga pago laŭ la alineo 10. Nepago de la alpago ne anstatŭigas la anoncon pri la nuligo de la partopreno fare de kliento.
3.3 Kaze de la faro de VK en la tempolimo malpli longa ol 40 tagoj antaŭ la forveturo aŭ antaŭ la livero de servoj kliento devas kovri la plenan prezon inkl. ĉiujn aldonajn servojn.
3.4 La prezon povas kliento pagi rekte al VO (surloke per kontanta mono, per pagokarto, per banka transpago aŭ poŝtpagilo) aŭ pere de komenca peranto, kiu havas validan kontrakton kun VO pri la komerca perado. Tiukaze oni komprenas, ke la pago estis farita, de la mono venis de la peranto al la konto de VO. VO ne respondecas pri la domaĝoj kaŭzitaj de la komerca peranto, kiuj estiĝis precipe pro la malfruiĝo de la transpago, ev. se ĝi ne estas realigita.
3.5 Kio temas pri la maĝado inkudita en la prezo de la ekskurso, VO ne donas rabaton al la klientoj, kiuj pro ajna kialo ne uzis ĉi tiun servon.
3.6 Detalaj informoj pri la pagmanieroj estas en la katalogo.
3.7 Kliento konsideras, ke VO ne kompletigas propravole ĉambrojn aŭ apartementojn ĝis la optimuma kapacito kaj por la neokupitaj litoj oni pagas alpagon ĉiukaze, kiam tio estas menciita en la katalogo. Je la peto de kliento VO povas provi trovi konvenan kunloĝanton, ke la devo alpagi por la unulita ĉambro ne devu realiĝi.
3.8 Se VO akceptas la pagojn pere de manĝkuponoj (ekz. kuponoj de la firmao Sodexho k.s.) eblas pagi nur per limigita nombro de kuponoj. La kuponojn eblas uzi nur en la oficejo de VO kaj por la ekskursoj de VK. Se estas ekskurso nuligita oni redonas al kliento ankaŭ kuponojn. La manĝkuponojn ne eblas ŝanĝi je mono.
3.9 Flugbiletoj
3.9.1 Se ne stas pri la ekskurso alia mencio, VO peras por la klientoj aĉeton de flugbiletoj surbaze de mendilo – mandata kontrakto (t.s., ke liveranto liveras servon rekte al kliento) kaj tiukaze VO ne respondecas pri la damaĝoj kaj mankoj kaŭzitaj de la liveranto
3.9.2 En katalogo estas prezentataj nur provizoraj prezoj de flugbiletoj kaj de necesaj krompagoj al la flugbiletoj. La prezoj de flugbiletoj kaj krompagoj povas ŝanĝiĝi ĝis la aĉeto de la flugbiletoj.
3.9.3 VO aĉetas flugbiletojn en la momento de minimuma nombro de partoprenontoj kaj rajtas peti, al ĉi tiu dato, kovron de la plena prezo de flugbileto kaj de la kromagoj.
3.9.4 Antaŭ la aĉeto de la flugbileto VO petos jeson de kliento okaze, ke la altigo de la flugbieta prezo superis 10 %, aŭ kiam VO aĉetas flugbiletoj pli frue ol 3 monatojn antaŭ la forflugo kaj la liveranto samtempe postulas malmendan pagon pli altan ol 25 % el la tuta prezo de la flugbileto inkl. krompagojn.
4. ALTIGO DE LA PREZO DE EKSKURSO
4.1. VO rajtas altigi la prezon de ekskurso prezentitan en VK, se antaŭ la komenco de la ekskurso okazos altigo je pli ol 10 % de
a) prezoj por la transporto aŭ de fuelo,
b) pagoj ligitaj kun transporto
c) kurzo de ĉeĥa krono, uzita por la kalkulo de la prezo de ekskurso.
4.2 VO devas sendi skriban anoncon pri la altigo de la prezo al kliento plej malfrue 21 tagojn antaŭ la komenco de la ekskurso.
4.3 Kliento konsentas kun la rajto de VO altigi pro la supre menciitaj necesaj kazoj originan prezon de la ekskurso kaj sindevigas pagi la diferencon de la prezo. La altigo de prezo priskribita sub 4.1 ne estas konsiderata kialo por nuligo de VK.
5. ŜANĜO DE LA KONDIĈOJ DE LA VOJAĜKONTRAKTO
KAJ DE LA INTERKONSENTITAJ SERVOJ
5.1 VO rezervas al si la rajton en la necesa amplekso ŝanĝi la programon, la itineron kaj aliajn kontraktitajn servojn, kiujn enhavas la farita VK. VO ne garantias la plenan obeon de la programo. precipe kaze de la natura katastrofo, ekflamo de ribelo, grava malsaniĝo aŭ morto de iu partoprenanto aŭ de la gvidanto, malfruiĝo ĉe ŝtatlimoj, vojŝtopiĝo kaj pro aliaj gravaj kaŭzoj. La gvidanto rajtas fari necesajn ŝanĝojn de la programo dum la ekskurso depende de la objektivaj kondiĉoj, precipe rilate al la sekureco de la partoprenantoj. Ŝanĝo de la sinsekvo de vizitataj lokoj aŭ ŝanĝo de la vizita tago kompare kun la teksto de katalogo ne estas konsiderata kiel ŝanĝo de la programo.
5.2 VO rajtas fini ekskurson pro la neeviteblaj eventoj, kiujn ĝi ne povis kontraŭstari, ĉiam dum la ekskurso. Kiel neevitebla evento, por la celoj de ĉi tiu kontrakto, estas komprenata ekz. civitana milito, milito inter ŝtatoj, revolucio, popola leviĝo, ribelo, strikoj, oficialaj malpermesoj, piratado, civilaj kaj militistaj akcidentoj, sieĝostato, epidemioj, malfavoraj veterkondiĉoj kaj obstakloj, naturplagoj, trafikaj kolapsoj, malfruiĝoj ĉe la ŝtatlimoj k.s.
5.3. VO rezervas al si la rajton kaj la kliento konsentas kun la ŝovo de aviadilaj ekskursoj (ĝis 4 tagoj) aŭ aliaj busaj ekskursoj (je 1 tago) kaj kun la alĝustigo de la ekskursodaŭro farita en la ligo kun la ŝanĝo de la dato de eksurso (ĝis 2 tagoj).
5.4. La ŝanĝoj faritaj laŭ la alineoj 5.1. ĝis 5.3. ne estas motivo por nuligo de VK kaj la ŝanĝo de la programo ne estas motivo por reklamacio. Se ĉi tiuj ŝanĝoj estiĝos antaŭ la komenco de la ekskurso, VO devas, sen grava kialo, skribe informi klienton pri ili.
5.5. VO rezervas al si la rajton ŝanĝi la kondiĉojn de VK. Escepte de la ŝanĝoj prezentitaj en la alineoj 5.1 ĝis 5.3. kaj alineo 4.1. la kliento havas rajton decidi, ĉu li konsentos kun la ŝanĝo de VK aŭ ĉu li nuligos VK sen la devo pagi rezignopagon. La rezignon oni devas fari skribe en la limdato difinita de VO, kiu devas esti minimume 5-taga, kalkulite ekde la livero de la ŝanĝopropono. Se la kliento ne faros tion oni supozas, ke li konsentas kun la ŝanĝo. Kaze de la rezigno pri VK, VO proponos al kliento alian ekskurson en la komparebla kvalito (se eblas). Se la kliento akceptos la proponon, tiam la realigitajn pagojn laŭ la origina VK oni transkalkulas al la pagoj de la nova VK.
5.6. Se VO rompos siajn devojn fluantajn el la farita VK, la kliento rajtas rezigni pri la kontrakto kaj ricevi jam faritajn antaŭpagojn.
5.7. Al la kliento ne estiĝas la rajto por la repago aŭ rabatoj, se okazos je la flanko de kliento eventoj pro kiuj la kliento plene aŭ parte ne uzos la menditajn, pagitajn kaj de VO prizorgitajn servojn. Por la kliento ne estiĝas la rajto por repago aŭ rabato el la prezo de servoj (se ne estas interkonsentite alimaniere), se okazos eventoj kies estiĝo, evoluo kaj rezulto ne dependas de la agado kaj procedo de VO. Eventuale altigitajn elspezojnj estiĝintajn dum la ekskurso pro la neeviteblaj eventoj kovros la kliento. Kaze de la finigo de ekskurso pro la neeviteblaj eventoj oni repagas al klientoj mono por nerealigitaj elspezoj.
5.8. Kaze de la ŝanĝo de la mendo fare de la kliento (nuligo aŭ almendo de aldonaj kaj nedevigaj servoj, ŝanĝo de la loko de forveturo, sendo de anstataŭanto k.s.) en la tempo malpli longa ol 80 tagoj antaŭ la komenco de ekskurso, VO rajtas kalkuli manipuladan takson 300 Kč por ĉiu postulita ŝanĝo. Postulo de kliento pri la ŝanĝo de eskurso (alia dato, alia eco de ekskurso) oni komprenas kiel nuligon de la partopreno en la eskurso laŭ la ĉap.8., se VO ne difinas alimaniere.
6. ROMPO DE VK DUM EKSKURSO
6.1. Se VO ne liveros al kliento post la komenco de ekskurso bonorde kaj ĝustatempe turismajn servojn (aŭ ties esencan parton), aŭ ĝi antaŭvidas, ke tia situacio okazos, VO devas senprokraste fari tiajn aranĝojn, ke la ekskurso povu plu daŭri. Se ne eblas tion fari alimaniere ol per la livero de la servoj de malpli alta kvalito, VO devas repagi al kliento diferencon de la prezoj.
7. ELSENDO DE ANSTATAŬANTO
7.1. Antaŭ la komenco de ekskurso kliento povas skribe anonci al VO, ke anstataŭ li partoprenos en la ekskurso alia persono nome menciita en la anonco. Je la tago de la veno de ĉi tiu anonco la persono menciita en ĝi fariĝas kliento. La anonco devas enhavi la deklaron de la nova kliento, ke li konsentas kun la farita VK. Kaze, ke VK difinas specialajn kondiĉojn, kiujn devas plenumi kliento por la koncerna ekskurso, povas kliento tion fari nur en la supre donita tempolimo kaj la anonco devas enhavi ankaŭ la deklaron de la nova kliento, ke li plenumas ĉiujn kondiĉojn necesajn por la realigo de la ekskurso.
7.2. La antaŭa kaj nova klientoj kune kaj nedivideble respondecas pri la pagoj de la prezo de ekskurso kaj de manipulada takso laŭ ĉi tiu kontrakto, ev. de aliaj elspezoj ligitaj kun ĉi tiu ŝanĝo.
8. NULIGO DE ESKURSO
8.1. Realigado de la ekskursoj laŭ la katalogo de VO estas kondiĉita per la minimuma nombro de klientoj.
8.2. VO devas skribe informi klienton pri la nuligo de ekskurso pro la aliĝo de malpli ol minimuma nombro de klientoj plej malfrue 7 tagojn antaŭ la livero de la unua servo. Tiukaze oni repagas al klientoj la monon en plena sumo.
8.3. VO rajtas nuligi ekskurson pro neevitebla evento ĉiam antaŭ la forveturo. Tiukaze oni redonas al la partoprenantoj la pagitan monon malaltigitan je la pruveble realigitaj elspezoj.
8.4. Se VO nuligos ekskurson pro la kialoj prezentitaj en ĉi tiu ĉapitro, tio ne estigas motivon por la kliento pretendi la pagon de damaĝo.
9. REZIGNO PRI LA VOJAĜKONTRAKTO
9.1. VO rajtas rezigni pri VK antaŭ la komenco de ekskurso nur pro la nuligo de ekskurso aŭ pro la rompo de kontrakta devo fare de kliento.
9.2. Se VO rezignos pri VK antaŭ la komenco de ekskurso pro la rompo de devo fare de kliento, la kliento devas pagi al VO la rezignopagon pli malsupre donitan.
9.3. Klineto povas ĉiam ajn rezigni pri VK sen doni motivojn. Tiukaze la kliento devas pagi al VO rezignopagon por si mem kaj por ĉiu aliĝinta persono.
9.4. Kiel tago de la rezigno pri VK fare de kliento estas komprenata la tago, kiam de la kliento venis al VO skriba informo pri la nuligo de lia partopreno en la ekskurso. Kliento devas anonci la rezignon pri VK en la loko, kie li aĉetis la ekskurson.
10. REZIGNOPAGOJ
10.1. La alto de la rezignopagoj estas difinita laŭ la nombro de tagoj ekde la tago de rezigno pri VK ĝis la komenco de ekskurso (realigo de la unua servo). La rezignopagoj estas kalkulataj el la baza prezo de la ekskurso nemalaltigita je rabatoj kaj aliaj dekalkuloj, kaj ili estas jenaj:
pli ol 80 tagoj antaŭ
la forveturo......3% (min. 300 Kč)
80 – 61 tagoj.........10 %
60 – 41 tagoj.........20 %
40 – 21 tagoj.........40 %
20 – 11 tagoj.........60 %
10 – 5 tagoj...........80 %
4 tagoj ĝis la rezigno en la tago
de forveturo...100 %
La rezignopagoj por la ekskursoj je la scpeciala mendo estas difinitaj per aparta kontrakto.
10.2. Se la kliento ne komencos aŭ interrompos la partoprenon en la ekskurso propravole aŭ pro aliaj kialoj je sia flanko, la rezignopago estas 100 % el la prezo. Kaze, ke la kliento malfruiĝis ĉe la forveturo, estas rezignopago 100 % el la prezoj de nekonsumitaj servoj kaj la kliento ne rajtas pri la kompenso de la elspezoj ligiaj kun lia malfruiĝo.
10.3. Se la pruveble realigitaj elspezoj de VO por la kliento al la tago de la rezigno pri VK superas la rezignopagon laŭ la procenta kalkulo, oni altigas ĉi tiun rezignopagon al la sumo de ĉi tiuj elspezoj + baza 3% pago (min. 300 Kč).
10.4. Kaze de la nuligo de la partopreno oni redonos al la klineto ĝis nun faritajn pagojn post la dekalkulo de la supre donitaj rezignopagoj.
10.5. La taksoj de la rezignopagoj koncernas ankaŭ la aldonajn servojn, menditajn ekster la kadro de la baza prezo de la ekskurso.
10.6. Rezignopagojn por flugbiletoj kaj por la ligitaj krompagoj difinas kondiĉoj de liveranto (flugkompanio). Kliento sindevigas, ke aldone kovros eventualajn elspezojn ligitajn kun la nuligo de ĉi tiu servo, se tiuj estiĝis.
11. RESPONDECO DE LA VOJAĜKOMPANIO KAJ REKLAMACIOJ
11.1. VO devas liveri al klineto servojn, kiuj estas konsistaĵo de la ekskurso, laŭdeve kaj ĝustatempe, en akordo kun la interkonsentita VK kaj la ĝenerale devigaj juraj normoj. Se la kliento konstatos, ke la servo liverata de VO ne respondas al la servo proponita en la katalogo kaj en eventualaj pli detalaj informaj materialoj, li povas realigi sian rajton pri reklamacio.
11.2. VO respondas al la kliento pri la rompo de la devoj fluantaj el la farita VK senkonsidere, ĉu la devoj estas plenumendaj de VO mem aŭ de aliaj liverantoj de turismaj servoj liverataj kadre de la koncerna ekskurso.
11.3. La reklamacio devas estis farita sen superflua prokrasto, plej malfrue ĝis 3 monatoj post la fino de eskruso, aŭ kaze, ke la ekskurso ne realiĝis, de la tago kiam la ekskurso devus estis finita laŭ VK, alikaze la reklamacia rajto ĉesas.
11.4. Dum la kuro de ekskurso eblas reklamacii mankon de la servoj ĉe la ekskursestro. Se ne eblas tuj fari rebonigon, la estro skribos kun la kliento protokolon enhavantan: personajn indikojn de la kliento, objekton de la reklamacio kaj eventualan postulon pri ilia likvidmaniero.
11.5. VO devas prizorgi la reklamacion plej malfrue ĝis 30 tagoj ekde ĝia realigo aŭ ekde la fino de la ekskurso, kaze ke la reklamacio estis farita dum la ekskurso kaj ne estis solvita surloke.
11.6. VO povas liberigi sin de la respondeco pri la damaĝo pro la rompo de la jura devo nur tiam, se ĝi pruvos, ke pri la damaĝo kulpas nek ĝi nek aliaj liverantoj de turismaj servoj liverataj kadre de la ekskurso, kaj ke la damaĝon kaŭzis:
- kliento mem,
- tria persono, kiu ne estas ligita kun la liverado de la ekskurso, se oni ne povis antaŭvidi la damaĝon aŭ se ĝi estis neevitebla,
- neevitebla evento, kiun oni ne povis malhelpi eĉ per la plej intensa peno, kiun oni povas postuli.
11.7. Se la damaĝo estis kaŭzita de tria persono aŭ de neevitebla evento (vd. 5.2.), VO devas rapide helpi, laŭ siaj ebloj, al la kliento, kiu troviĝas en malfacila situacio.
11.8. VO ne respondecas pri:
- la havaĵo de ekskursantoj kaze difektoj, perdo kaj ŝtelo.
- dono de vizoj fare de kompetentaj diplomatiaj reprezentejoj,
- eventualaj malfruiĝoj de busoj, ŝipoj aŭ aviadiloj okazintaj pro teĥnikaj aŭ trafikaj kialoj (ekz. troŝarĝitaj ŝoseoj ktp) kaj ne respondecas pri la damaĝoj, kiuj pro tio trafos klientojn.
11.9. Ĉiuj donitaĵoj pri la sekurigado de vizoj kaj pri la senviza vojaĝado kocernas nur la civitanojn de Ĉeĥio.
12. RESPOPONDECO DE EKSKURSANTOJ (KLIENTOJ)
12.1. Kliento havas la devojn:
- havi validan vojaĝdokumeton, kiu plenumas postulojn de la vizitotaj ŝtatoj,
- obei la jurajn normojn de la vizitataj ŝtatoj,
- kontrakti la asekuron por kuracelspezoj konforman kun la daŭro kaj tipo de la ekskurso, se la asekuro ne estas enhavita en la prezo de la ekskurso,
- ĝustatempe kaj ĝustaloke esti en la loko de la forveturo, kiun li interkonsentis,
- obei la instrukciojn de la ekskursestro kaj de sportaj trejnistoj,
obei la donitan programon kaj okaze de libera (individua) programo informi la ekskursestron pri sia planata itinero (la estro rajtas malpermesi al li la itineron se la kliento ne estas sufiĉe sperta aŭ ekipita),
- prezenti la konsenton de la laŭleĝa reprezentanto, se la ekskursanto estas malpli aĝa ol 18 jaroj sen lia akompano. La personojn malpli aĝajn ol 15 jaroj devas akompani plenaĝulo dum la tuta ekskurso.
12.2. Kliento sindevigas dum la ekskurso konduti en la akordo kun la kulturaj kutimoj de la vizitata lando kaj agi tiel, ke ne estu damaĝata kaj negative influata naturo kaj ĉirkaŭa medio.
12.4. Kliento partoprenas en la ekskurso aŭ en sporta entrepreno proprariske eĉ se en la ekskurso ĉeestas sportaj instrukciantoj.
12.5. Se kliento estas sub la efiko de alkoholo aŭ de narkotaj rimedoj, aŭ se lia ekipaĵo aŭ tiumomenta korpa aŭ psiĥa stato ne respondas al la postuloj de la programo, la estro rajtas forigi la klienton el sporta programo aŭ malpermesi la planatan itineron. Ekstremokaze la estro rajtas forigi el la ekskurso klienton, sen ties rajto pri la repago, se la kliento grave ĝenas la kuron de ekskurso aŭ ceterajn partoprenantojn. Ĉi tio koncernas ankaŭ malobeadon de la loĝregularo en kampadejoj, kabanoj kaj hoteloj. Tiukaze la nepartopreno en programo ne estas konsiderata kiel nelivero de servoj fare de VO.
12.6. Kliento respondas pri sia sanstata porekskursa preparo kaj ties neplenumo ne estas motivo por la rezigno pri VK. Eventualaj informoj pri vakcinado, prezentitaj en la materialoj de VO, estas nur proksimumaj informoj.
12.7. Kliento deklaras, ke:
- ne scias pri ajna limigo, kiu endanĝerigus lian sanstaton aŭ sekurecon dum la ekskurso, al kiu li aliĝas;
- li obeos instrukciojn de la estro, ĉiĉeronoj kaj instrukciantoj de la ekskurso;
- li kovros eventualan damaĝon en trafikilo, tranoktejo, enloĝiga entrepreno k..a., kie li konsumis la servojn prizorgitaj laŭ VK;
- antaŭ kaj dum la sporta programo li evitos alkoholon kaj narkotajn rimedojn;
- se li kontraktas VK por la persono malpli aĝa ol 18 jaroj, li estas ties laŭleĝa reprezentanto kaj konsentas kun lia partopreno en la ekskurso;
- konsentas kun la uzo de liaj personaj indikoj (en la akordo kun la leĝo n-ro 101/2000 Sb.) prezentitaj en VK por la bezonoj de VO, senescepte por la celo de la organizado de ekskursoj kaj sendado de la ofertoj de turismaj servoj al la kliento, kaj por la bezonoj de la asekurejo prizorganta sanasekuron. Li ankaŭ deklaras, ke li estas plenrajtigita kaj per tio donas konsenton laŭ la senco de § 5, alineo 2, de la leĝo n-ro 101/2000 Sb. ankaŭ en la nomo de la ceteraj personoj prezentitaj en VK.
13. ASEKURO DE VO
13.1. VO estas asekurita kontraŭ bankroto laŭ la leĝo n-ro 159/1999 Sb. (en la valida teksto). Informojn pri la asekuro kontraŭ bankroto ricevos klineto dum la kontraktado de VK.
14. FINAJ PRESKRIBOJ
14.1. Ĉi tiuj ĝeneralaj kontraktaj kondiĉoj validas por ĉiuj ekskursoj kaj servoj prezentitaj en la katalogo de VO kaj sur ties TTT-paĝoj. Se necese, VO povas aktualigi ĉi tiuj kontraktajn kondiĉojn per la publikigo sur siaj paĝoj TTT kaj tiu kondiĉoj validos por VK faritaj post la dato de la publikigo.
14.2. Rajtoj kaj devoj de la kontraktaj partioj en la rilato bazita sur ĉi tiu kotrakto estas regataj de ĉi tiuj ĝeneralaj kontraktaj kondiĉoj, de la leĝo n-ro 159/1999 Sb., de la leĝo n-ro 101/2001 Sb. pri la protektado de personaj datenoj kaj de la Civiljura Kodo, eventuale de la pluaj ĝenerale devigaj juraj normoj en la valida teksto.
14.3. Reciproka kontrakta rilato inter VO kaj aliaj vojaĝoficejoj, kiujn ĝi reprezentas, estas regata de la Komercjura Kodo.
14.4. Eventuala senvalideco de unuopaj normeroj ne influas la ĝeneralan validecon de la ĝeneralaj kondiĉoj kaj de VK.
14.5. La kontraktaj partioj deklaras, ke ili antaŭe tralegis ĉi tiun kontrakton, ke ĝi akordas kun ilia volo kaj ke ili konsentas kun la enhavo de ĉi tiu kontrakto. Kiel pruvon de ĉi tiu deklaro ili subskribas ĉi kontrakton.
15. VALIDECO DE VKK KAJ SPECIFAJ KONDIĈOJ
Ĉi tiuj ĜKK validas por pli malsupre listigitaj VO, kun ĉi tiuj specifaj adaptoj:
Adventura, s. r. o. – valida anticipa pago 30 %; VO Poznání – Jiří Erben – valida anticipa pago 50 %; VO Trip – valida anticipa pago 50 %; Montana Club, s. r. o. – valida anticipa pago30 %; Raftcentrum, s. r. o. – valida anticipa pago 30 %;
China Tours, s. r. o. – sidejo Voroněžská 20, 101 00 Praha 10, IČ 26483343, DIČ CZ26483343 (Jura persono registrita en la Komerca Registro de la Urba Juĝejo en Praha sub la signo: oddíl C, vložka 81124) – valida anticipa pago 30 %.