|
Untitled Document
La grupa flugbileto de Prago jam devis esti findefinita
per antaŭpagoj. Por novaj interesatoj pri kunflugo el Prago la afiŝita prezo
ne plu validas!! Jam la 27-an de januaro du novaj kunvojaĝantoj devis akcepti
prezon je 2650 CZK pli altan kaj ne estas garantio, ke la novaj interesatoj
havos eĉ pli altan flugbileton. Do antaŭ eventuala aliĝo bv. demandi pri aktuala
prezo de la flugo.
Skupinová letenka z Prahy již musela být uzavřena
uhrazením zálohy. Pro eventuální nové zájemce cena na informačním letáku už
neplatí! 27.1. už museli noví zájemci akceptovat cenu o 2650 Kč vyšší a není
záruka, že se tato zase nezvýší. Proto se před eventuální přihláškou nejprve
informujte na aktuální cenu letenky.
Provizora programo de la flugkaravano komune preparita de la Kongres- kaj vojaĝagentejo
KAVA-PECH kun vojaĝoficejo Adventura kun riĉaj spertoj pri Kubo:
11.7. |
10:00 Forflugo de Prago tra Parizo (AF 1383 / AF 3534), alflugo
al Havano
17:35. Transporto al hotelo Montehabana***
(vd. bildojn), enhoteliĝo. |
12.7. |
Forveturo en la valon Valle
de Viñales (video),
la plej fruktodona regiono por kreskigi tabakon. Tagmanĝo. Vizito de grota
sistemo Cueva
del Indio (traveturo sur boato), vizito de tabak-bieno, reveno al la
hotelo Montehabana. |
13.7. |
Forveturo sudoriente al Cienfuegos,
la urbo ofte nomata „Perlo de la Sudo“ kie regas tre agrabla atmosfero.
Tagmanĝo. Enhoteligo en la turisman komplekson de kabanoj Villa
Guajimico*** ĉe privata plaĝo kaj haveno. Vespermanĝo. |
14.7. |
Forveturo en proksiman Trinidad,
urbeto fondita en 1514 far Diego Velazques kiel Villa de la Santisima Trinidad
(Urbeto de la Sankta Triunuo). Ĝi estas enskribita en la liston de la kulturaj
heredaĵoj de Unesko pro perfekte konservita kolonia arĥitekturo, kaj famkonata
pro multaj muzeoj. Tagmanĝo, vizito de unu el la muzeoj kaj de trinkejo
Cancháchara,
vespermanĝo. |
15.7. |
Matene forveturo laŭ la romantika montara vojo tra Sierra
Escambray kaj Sancti
Spiritus en la urbon Santa
Clara, kie Che Guevara festis sian venkon. Enhoteligo en Los
Caneyes*** 2 km for de Santa Clara, tagmanĝo kaj vespermanĝo en la hotelo. |
16.7. |
Reveno al Havano kun halto en la rezervejo Boca de Guamá, vizito de krokodilejo
en Laguna del Tesoro (Laguno de Trezoroj). Tie ankaŭ vizito de repliko de
indiana vilaĝo Aldea Taina. Tagmanĝo, veturo al Havano, enhoteliĝo en la
hotelo Montehabana. Fino de la antaŭkongresa programo. |
17.-24.7. |
Individua partopreno en la kongreso. |
24.7. |
Posttagmeze: forveturo de la hotelo Montehabana al la flughaveno, je 20:25
forflugo al Prago tra Parizo (AF 3539 / AF 1982). |
25.7. |
11:20 Alflugo al Prago, fino de la flugkaravano, adiaŭiĝo. |
La prezo sen flugbileto: 30.940.- Kč (1290 €)
Alpago por unulita ĉambro 6.850.- Kč (285 €)
Flugo Prago – Havano inkl. ĉiujn impostojn kaj alpagojn 25.500.-
Kč (1063 €)
La prezo inkluzivas:
- 14 tranoktojn en tristela nivelo (11x Montehabana,
2x Villa
Guajimico, 1x Los
Caneyes)
- 14 matenmanĝojn
- 5 tagmanĝojn kaj 3 vespermanĝojn laŭ la programo
- transporton de la flughaveno al la hotelo kaj reen
- ĉiujn transportojn dum la antaŭkongresa turisma programo
- enirbiletojn laŭ la programo
- ĉeĥe parolantan ĉiĉeronon (kun kutima amatora interpretado fare de Petro Chrdle
en Esperanton)
- organizajn elspezojn
- devigan asekuron de la vojaĝoficejo kontraŭ bankroto
La prezo ne inkluzivas:
- kongreskotizon (eblas ankaŭ partopreni la karavanon sen aliĝi al la kongreso)
- enirvizon por Kubo – por ĉeĥoj kaj slovakoj eblas prizorgi (750.- Kč)
- vojaĝasekuron
- flughavenan imposton en Havano, kiun pagos ĉiu individue (25 CUC)
- trinkmonon por la ŝoforo kaj ĉiĉerono (ne deviga, tamen firm-kutima)
Hoteloj:
Ĉiuj hoteloj havas nivelon 3* (enĉambre necesejo, duŝejo, klimatizilo).
La ĉambroj en la hotelo Montehabana estas provizitaj per propra kuirejeto, je
dispono apuda baseno.
La hotelo Montehabana troviĝas en la urbokvartalo Miramar, rande de kiu estas
ankaŭ la kongresejo. La distanco estas iom malpli ol 4 km, la trafik-ebloj estas
momente esplorataj.
Asekuro: laŭmende eblas prizorgi jenajn asekurojn:
Vojaĝasekuro (inkl. kuracadon): 630.- Kč (26,25 EUR)
Eblas por ĉiuj EU-civitanoj, tamen sciu, ke plenumo estas ĉiam en CZK
Vojaĝasekuro kaj nuligo (nur por ĉeĥoj) 2125.- Kč
Nuligo sen vojaĝasekuro (nur por ĉeĥoj) 1545.- Kč
ALIĜILO al la 15-taga flugkaravano
Limdatoj: ĉar por la karavano al Jokohamo ni
devis plurajn interesatojn malakcepti pro ilia tro malfrua aliĝo, mi atentigas
vin, ke kaze de via decido partopreni nepre sendu aliĝilon kaj antaŭpagon PLEJ
MALFRUE ĜIS LA 15-a DE JANUARO. Pli poste ricevitajn aliĝilojn ni traktos laŭ
ebloj.
|